Diagnoza kaj Statistika Manlibro de Mensaj Malordoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Diagnoza kaj Statistika Manlibro de Mensaj Malordoj
referencverkoManlibro • medicina klasifiko • regata vortprovizo
Aŭtoroj
Aŭtoro Usona Asocio pri Psikiatrio
Lingvoj
Lingvo angla lingvo
Eldonado
Eldondato 2023
Ĝenro scienca literaturo
vdr

La Diagnoza kaj Statistika Manlibro de Mensaj Malordoj (angle Diagnostic and Statistical Manual of Mental Disorders, mallonge DSM), eldonata de la Usona Asocio pri Psikiatrio, provizas komunan lingvaĵon kaj normajn kriteriojn por la klasifikado de mensaj malordoj.

La DSM estas uzata en Usono kaj diversgrade ankaŭ de fakuloj en aliaj landoj ĉirkaŭ la mondo - paralele kaj konkurence al la ĉapitro pri psikaj perturboj (ĉapitro F) de la Klasifiko Internacia de Malsanoj (KIM, angla mallongigo ICD) de la Monda Organizaĵo pri Sano.

La Diagnoza kaj Statistika Manlibro de Mensaj Malordoj estas uzata kaj fidata per klinike kaj praktikeje laborantaj kuracistoj, per esploristoj, agentejoj pri reguligo de psikaj medikamentoj, malsanokostaj asekuroj, farmaciaj kompanioj, la jura sistemo kaj per politikistoj. La nuna versio, eldonita la 18-an de majo 2013, estas la kvina eldono, nomata DSM-5 .

La DSM evoluis el sistemoj informkolektaj por censoj kaj psikiatriaj statistikoj, kaj de manlibro de la Armeo de Usono. Revizioj ekde ĝia unua publikigo en 1952 interalie respegulis la kreskantan suman nombron de mensaj malordoj, kvankam ĝi ankaŭ forigis tiujn diagnozojn ne plu konsiderataj mensaj malordoj.

La jam menciita Klasifiko Internacia de Malsanoj (KIM, angle ICD), en pli longa vortumo Internacia Statistika Klasifiko de Malsanoj kaj Rilataj Prisanaj Problemoj, publikigata de la Monda Organizaĵo pri Sano (MOS), estas alia kutime uzita manlibro kiu inkluzivas kriteriojn pri mensaj malordoj. Tiu estas fakte la oficiala diagnoza sistemo pri mensaj malordoj en Usono, sed tie inter fakuloj pri psikiatrio malpli popularas ol la sistemo DSM, dum ĝi pli vaste uzatas en Eŭropo kaj aliaj partoj de la mondo. La kodiga sistemo uzata en la DSM estas desegnita korespondi al la kodoj uzitaj en la sistemo KIM, kvankam ne ĉiuj kodoj plene kongruas en ĉiu momento ĉar la du eldonaĵoj ne reviziatas samtempe kaj kunordigite.

La kodiga sistemo DSM altiris laŭdojn de multaj fakuloj pro sia profesieca kaj klara normigado de psikiatriaj diagnozaj kategorioj kaj kriterioj. Tamen aliflanke multaj difinoj kaj vortumoj en ĝi ankaŭ altiris diskutojn kaj kritikojn.

La alia klasifika sistemo (Komparo DSM kaj ICD)[redakti | redakti fonton]

En Usono pri psikaj malsanoj uzatas la klasifika sistemo DSM ("Diagnoza kaj Statistika Manlibro de mensaj malordoj), kies 4-a eldono, valida inter 1994 kaj 2013, havis tute alian ordigon ol la sistemo ICD-10, sed tamen konsidereblas detala pliampleksigo de la antaŭa sistemo ICD-9 pri psikaj malsanoj; ĝi sekve bone kongruas al la nacia diagnoza klasifiko ICD-9-CM de aliaj malsanoj, kiu ankaŭ respegulas la sistemigon de la klasifika sistemo ICD-9, kies pluuzo ĉie alie en la mondo ĝis la fino de la 1990-aj jaroj malpermesiĝis. La 5-a eldono, nomata DSM-5, de la 18-a de majo 2013 anstataŭigas tiun 4-an eldonon, kaj tenas ties principan strukturigon.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]