Referencverko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
La Brockhaus Enzyklopädie, la plej bone konata tradicia referencverko en German-parolantaj landoj.
La Lexikon des Mittelalters (Vortaro pri Mezepoko), specializita germanlingva enciklopedio.
Encyclopædia Britannica, 15a eldono: volumoj de Propedia (verdaj), Micropedia (ruĝa), Macropedia, kaj 2-voluma Indekso (blua).

ReferenclibroReferencverko estas librogazeto (aŭ ties cifereca ekvivalento) al kiu oni povas referenci por konfirmendaj faktoj.[1] La informo intencita estu tuje trovita okaze de neceso. Oni referencas al referencverkoj kutime por partikulara informero, pli ol por legi dekomence ĝisfine. La verkostilo uzata en tiuj verkoj estas informa; la aŭtoroj evitas uzadon de la unua persono, kaj emfazas faktojn. Multaj referencverkoj estas kompilitaj de teamo de kontribuantoj kies tasko estas kunordigita de unu aŭ pliaj eldonistoj, pli ol de individua aŭtoro. Enhavtabeloj estas ofte havigitaj en multaj tipoj de referencverkoj. Ĝisdatigitaj eldonoj estas kutime publikigitaj se necese, en kelkaj kazoj ĉiujare (ekz. Whitaker's Almanack, Who's Who). Referencverkoj inkludas vortarojn, tezaŭrojn, enciklopediojn, almanakojn, bibliografiojn, kaj katalogojn (ekz. katalogojn de bibliotekoj, de muzeoj aŭ verkojn de individuaj artistoj).[2] Multaj referencverkoj estas disponeblaj en elektronika formo kaj povas esti atingeblaj kiel informadika aplikaĵo, KD-ROMoj, DVDjn, aŭ rete tra Interreto.

Manlibro estas tipo de referenclibro, aŭ alia kolekto de instrukcioj, kiuj intencas havigi al uzanto tujan referencon. Manlibro estas traktaĵo pri speciala temo. Nuntempe temas plej ofte pri simpla sed ĉienhava traktaĵo, kiu enhavas resuman informon kaj estas sufiĉe malgranda por esti tenita en la mano. Manlibro estas foje referencata kiel vademekumo (el la latina esprimo vade mecum, "iru kun mi") aŭ poŝreferenco ĉar oni intencas esti facile portata. Alia simila termino (tiu de greka deveno) estas "enkiridion" aŭ "enĥiridion", esperantigebla al enkiridiono.

Leksikono (de la greka vorto λεξικό, leksiko, "vortaro", de λέξη, leksi, "vorto") ĝenerale estas nomo de referencverko, enciklopedio aŭ vortaro en vasta senco. En moderna lingvaĵo kutime temas pri ampleksa kolekto de alfabete ordigitaj, unuope relative koncizaj ĉapitroj pri unuopaj temoj, kiuj sume kolektu "superrigardon pri la universala scio".

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. . The Free Dictionary by Farlex. Alirita 2 May 2012.
  2. . The Reference Materials. Alirita 3a de Majo 2012.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Ĝenerala
  • American Reference Books Annual: ARBA. Littleton, Col.: Libraries Unlimited, 1970-
  • Bergenholtz, H., Nielsen, S., Tarp, S. (eds.): Lexicography at a Crossroads: Dictionaries and Encyclopedias Today, Lexicographical Tools Tomorrow. Peter Lang 2009. ISBN 978-3-03911-799-4
  • Higgens, G., ed. (1980) Printed Reference Material (Handbooks on Library Practice.) London: Library Association
  • Katz, W. A. (1978) Introduction to Reference Work; 3rd ed. 2 vols. New York: McGraw-Hill
  • Nielsen, Sandro "The Effect of Lexicographical Information Costs on Dictionary Making and Use". In: Lexikos 18 (2008), 170-189.
Gvidiloj al referencverkoj
  • American Reference Books Annual, citita en Walford, A. J. (1981) Walford's Concise Guide to Reference Material. London: Library Association ISBN 0-85365-882-X; p. 19.
  • Heeks, P., komp. (1968) Books of Reference for School Libraries: an annotated list; 2a eld. London: Library Association
  • Malclès, L.-N. (1950) Les sources du travail bibligraphique. 3 vols. in 4. Geneva: Droz, 1950-58
  • Sheehy, E. P. et al., komp. (1976) Guide to Reference Books; 9a eld. Chicago: American Library Association; Supplement, 1980
  • Totok, W. & Weitzel, R. (1972) Handbuch der bibliographischen Nachschlagewerke; 4. Aufl., hrg. von W. Totok, K.-H. Weimann, R. Weitzel. Frankfurt am Main: Klostermann (1a eld. 1954)
  • DAY, Alan (editor). (1998) Walford's Guide to Reference Material (3 vols.), London: Library Association Publishing.
  • Walford, A. J.. (1980–82) Walford's Guide to Reference Material, 4‑a eldono, London: Library Association.