Konduta terapio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Konduta terapioangle Behavior Therapy, germane Verhaltenstherapie – signas tutan spektron da formoj de psikoterapio, kiuj iel baziĝas sur la scienca konceptaro pri kondutismo. Komunaĵo de ĉiuj terapiaj formoj estas, ke centras la "helpo je memhelpo" ... la konsilato komprenu la kaŭzojn de siaj problemoj kaj ricevu metodojn, por estonte pli bone povu trakti siajn problemojn baze la kaŭzajn situaciojn.

Karakterizaĵoj kaj principoj de konduta terapio[redakti | redakti fonton]

Laŭ la "Usona Asocio pri Konduta Terapio" (American Association of Behavior Therapy) la konduta terapio ĉefe mildigu homan suferon kaj ampleksigu la kapablon je agado. Ĝi inkluzivas ŝanĝojn de la socia medio kaj de la socia interago. La celo do precipe estas la subteno kaj trejnado de eblecoj, kaj la teknikoj ebligu al la "kliento" pli bonan memreguladon. La celoj kaj metodoj de la terapio estas kontrakte fiksataj inter la terapiisto kaj la terapiato. Krome la terapio orientiĝas je principoj de etiko.

Karakteriza por la konduta terapio estas la koncentriĝo pri nunaj kaj ne pri pasintaj eventoj, sentoj kaj pensoj – kvankam pasintaj okazaĵoj certagrade ankaŭ konsideriĝas en la problema analizo. La fokuso estas observeblaj kondutoj kaj ties ŝanĝo. La konduta terapio diferenciĝas de la psikoanalizo pro la sekvaj hipotezoj: Estas supozate, ke kondutoj povas esti lernataj kaj ankaŭ mallernataj. Tio tamen, male al la komenco de la terapia skolo, ne signifa ke oni neglektus genetikajn diferencojn en la ekesto de malsanoj: Aparte la teorioj pri genetika psika vundebleco plus aktuala streso, kiuj kune povas gvidi al psika malsaniĝo ekzemple je psikozo, montras la kunan konsideron de hereditaj antaŭkondiĉoj kaj kondute ŝanĝebla persona trakto de streso. Krome la terapia skolo aparte atentas sciencajn studojn, do pretas revizii siajn metodojn surbaze de novaj studaj ekkonoj.

Sekve do por kondutaj terapiistoj la problema konduto de patientoj estas unuavice rezulto de lernata konduto, kiu per kompreno kaj trejnado de pli utila konduto estu ŝanĝata. Decida por tio estas detala konduta analizo. La terapiaj strategioj unuope adaptiĝas al la terapiato. Kompreno de la psikaj kaŭoj de la malhelpa konduto estas utila, sed ne nepre necesa por efikigi ŝanĝojn. Aparte ĉe iuj bone difinitaj psikaj perturboj kiel fobioj montriĝis, ke sanigo eblas sen detala analizo de la ekestomekanismoj; tamen laŭ la skolo nenio malhelpas detalan analizon de tiuj ekestomekanismoj, aparte se la manlibre aplikindaj kondutoŝanĝaj trejnadoj ne funkcias. Krome detala analizo de la ekestomekanismoj tiam nepras, se la paciento tre interesiĝas pri tio kaj la motivado pri terapiiĝo suferus, se oni simple neglektus tiun deziron. Aliflanke tamen atentindas, ke la ŝanĝo de problema konduto ne ebligas dedukton pri la psika ekesto de malsano.