Kogna konduta terapio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Kogna konduta terapio (KKT) estas psikosocia interveno,[1][2] kiu estas la plej vaste uzata praktiko bazita sur la evidenteco por kuraci psikajn malsanojn.[3] Gvidita per empiriaj enketoj, KKT koncentras sin al la evoluigado de personaj alfrontaj strategioj, kiuj celas solvi nunajn problemojn kaj ŝanĝi nehelpajn kognajn ŝablonojn (ekz., pensojn, kredojn, sintenojn), kondutojn, kaj emocian memregon.[2][4] Ĝi unue designiĝis por kuraci deprimon, sed hodiaŭ estas uzata por diversaj aliaj psikosanaj kondiĉoj.[5][6]

La KKT-a modelo baziĝas sur kombinaĵo de la bazaj principoj el kondutismo kaj kogna psikologio.[2] Ĝi malsamas de historiaj metodoj de psikoterapio, kiel la psikoanaliza metodo, kie la terapiisto serĉas la nekonscian sencon antaŭ kondutoj kaj formas diagnozon. Anstataŭe, KKT estas "problem-fokusa" kaj "agema," kio signifas, ke ĝi traktas specifajn problemojn rilate al diagnozita psika obstrukco, kaj la rolo de la terapiisto estas asisti la klienton en la trovo kaj praktikado de efikaj strategioj por adresi la identitajn celojn, kaj malpliigi la simptomojn de la obstrukco.[7] KKT baziĝas sur la kredo, ke kognaj misformoj kaj misadaptaj kondutoj rolas en la evoluigado kaj daŭrigado de psikologiaj obstrukcoj,[3] kaj ke la simptomoj kaj asociita maltrankvileco povas esti malpliseverigitaj per la instruo de novaj lertaĵoj por inform-traktado kaj alfrontado.[1][7][8]

Kompare kun mensoŝanĝaj kuraciloj, metastudoj trovis ke KKT sola estas same efika por kuraci malpli severajn formojn de deprimo kaj anksieco, posttraŭmata streĉa obstrukco (PTSO), tikoj, substanca misuzo (krom opiida misuzo), manĝaj obstrukcoj, kaj emocie malstabila personeca perturbo. Ĝi ofte estas rekomendita, kombine kun kuraciloj, por kuraci aliajn kondiĉojn, kiel severan obsedan devigan obstrukcon kaj seriozan deprimon, opiidan misuzon, dupolusan obstrukcon, kaj psikozon.[1] Aldone, KKT estas konsilata kiel la unua fronto kuraci la plimulton da psikologiaj obstrukcoj en infanoj kaj adoleskantoj, inklude agreson kaj kondutan obstrukcon.[1][4] Enketantoj trovis, ke aliaj bonfidaj terapiaj intervenoj estis egale efikaj por kuraci iujn kondiĉojn en plenaĝuloj,[9][10] sed ke KKT estas pli efika por la plimulto da obstrukcoj.[1] Kune kun interpersona psikoterapio (IPT), KKT estas rekomendita en diversaj kuracaj gvidlibroj kiel la preferinda psikosocia kuraco.[1][11]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 1,4 1,5 HOLLON, SD; Beck AT. (2013) “Chapter 11 Cognitive and Cognitive-Behavioral Therapies”, Bergin and Garfield's Handbook of Psychotherapy and Behavior Change, 6‑a eldono, p. 393–394. ISBN 9781118418680.
  2. 2,0 2,1 2,2 BECK JS. (2011) Cognitive behavior therapy: Basics and beyond, 2‑a eldono, p. 19–20.
  3. 3,0 3,1 Field, TA; Beeson ET, Jones LK (2015). “The New ABCs: A Practitioner's Guide to Neuroscience-Informed Cognitive-Behavior Therapy”, Journal of Mental Health Counseling 37 (3), p. 206–220. doi:10.17744/1040-2861-37.3.206. 
  4. 4,0 4,1 Benjamin, CL; Puleo CM, Settipani CA, k.a. (2011). “History of cognitive-behavioral therapy in youth”, Child and Adolescent Psychiatric Clinics of North America 20 (2), p. 179–189. doi:10.1016/j.chc.2011.01.011. 
  5. McKay, D; Sookman D, Neziroglu F, Wilhelm S, Stein DJ, Kyrios M, Matthews K, Veale D (28-a de februaro 2015). “Efficacy of cognitive-behavioral therapy for obsessive-compulsive disorder.”, Psychiatry Research 225 (3), p. 236–246. doi:10.1016/j.psychres.2014.11.058. 
  6. Zhu, Z; Zhang L, Jiang J, k.a. (Decembro 2014). “Comparison of psychological placebo and waiting list control conditions in the assessment of cognitive behavioral therapy for the treatment of generalized anxiety disorder: a meta-analysis.”, Shanghai archives of psychiatry 26 (6), p. 319–31. doi:10.11919/j.issn.1002-0829.214173. 
  7. 7,0 7,1 SCHACTER, DL; Gilbert DT, Wegner DM. (2010) Psychology, 2‑a eldono, p. 600.
  8. Brewin, C (1996). “Theoretical foundations of cognitive-behavioral therapy for anxiety and depression”, Annual Review of Psychology 47, p. 33–57. doi:10.1146/annurev.psych.47.1.33. 
  9. Baardseth; Goldberg SB, Pace BT, Wislocki AP, Frost ND (2013). “Cognitive-behavioral therapy versus other therapies: Redux”, Clinical Psychology Review 33, p. 395–405. doi:10.1016/j.cpr.2013.01.004. 
  10. Shedler, J (2010). “The efficacy of psychodynamic psychotherapy”, American Psychologist 65 (2), p. 98–109. doi:10.1037/a0018378. 
  11. Barth k.a. . “Comparative Efficacy of Seven Psychotherapeutic Interventions for Patients with Depression: A Network Meta-Analysis”, PLoS Med 10 (5). doi:10.1371/journal.pmed.1001454.