Tiko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Disambig.svg Pri la helena diino, vidu la artikolon Tikeo; pri la ŝtofo, vidu la artikolon Tiko (ŝtofo).
Knabo montranta tikojn

En medicino, tiko ests subita, ripeta, neritma korpomovo aŭ voĉigo per specifaj muskologrupoj.[1][2]

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Tiko estas aŭ nevolonta aŭ duonvolonta; pure volonta movo ne estas tiko. Tiko estas kelkfoje observebla al la tikhavanto, alifoje ne. Tiko estas ofte sentata kiel volonta respondo al ia kreskanta emo pro sensa fenomeno. Tiel, tikoj estas subpremebla, sed finfine nerezistebla.

Tiko povas esti kaŭzata de mensa streĉo, laceco, enuo, aŭ forta emocio — aŭ negativa (ekz. anksio) aŭ pozitiva (ekz. eksciteco).

Klasifiko[redakti | redakti fonton]

Tiko estas klasifikita laŭ simpleco (ĉu simpla, ĉu kompleksa) kaj laŭ muskolgrupo (ĉu korpomova, ĉu voĉiga).

  • Simpla korpomova tiko estas, tipe, rapida, mallonga, sensignifa movo de unu grupo de muskoloj — palpebrumo, kapklino, ŝultrotiro ktp.
  • Kompleksa korpomova tiko estas pli signifeca kaj pli daŭra, konsistanta el aro de ŝajne kunordigitaj movoj: ekzemple, tirado de vestaĵoj; tuŝado de homoj aŭ objektoj; imitado de aliulaj agoj; nevolontaj maldecaj gestoj.
  • Simpla voĉiga tiko estas simpla, mallonga, nelingva eligo de sono, ekzemple grunto, snufo, tuseto.
  • Kompleksa voĉiga tiko estas pli longa kaj pli lingveca: ekzemple, ripetado de aliulaj vortoj; ripetado de oniaj propraj vortoj; ripetado de vortoj post legado; nevolonta dirado de maldecaj vortoj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Leckman, J.F.; M. H. Bloch, R. A. King, L. Scahill . “Phenomenology of tics and natural history of tic disorders”, Advances in Neurology (en) 99, p. 1–16. 
  2. The Tourette Syndrome Classification Study Group (1993). “Definitions and classification of tic disorders”, Archives of Neurology (en) 50 (10), p. 1013–1016. doi:10.1001/archneur.1993.00540100012008.