Kruckultura psikiatrio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Interkultura psikologio)

Kruckultura psikologio, interkultura psikologio (konata ankau kiel etnopsikiatrio aŭ transkultura psikiatrio aŭ kultura psikiatrio) estas branĉo de psikiatrio kiu temas pri la kultura kunteksto de mensaj perturboj kaj la defioj alproksimiĝi al etna diverseco en psikiatriaj servoj. Ĝi aperis kiel kohera fako el kelkaj laborbranĉoj, kiel esploroj pri la prevalenco kaj formoj de disordoj en diversaj kulturoj aŭ landoj; la studo de migrantaj populacioj kaj de etna diverseco ene de landoj; kaj analizo de psikiatrio mem kiel kultura produkto.[1]

La dekomenca literaturo estis asocia kun koloniismo kaj kun observoj de azilaj psikiatroj aŭ antropologoj kiuj tendencis akcepti la universalan aplikablecon de la okcidentaj psikiatriaj diagnozkategorioj. Ŝlosila artikolo de Arthur Kleinman in 1977[2] sekvita de renovigita dialogo inter antropologio kaj psikiatrio, estas konsiderata kiel pioniro de "nova kruckultura psikiatrio". Tamen, Kleinman poste notis, ke kulturo ofte estis asimilita nur en supraĵaj manieroj, kaj ke por ekzemplo 90% de la DSM-4 kategorioj estas kultur-ligita al Nordameriko kaj Okcidenta Eŭropo, klaj ke la etikedo "kultur-ligita sindromo" estas aplikata nur al "ekzotaj" kondiĉoj ekster la eŭrop-usona socio.[3] Respegulante antaŭenirojn en medicina antropologio, la kategorioj de DSM-5 anstataŭis la terminon "kultur-ligita sindromo" per serio de terminoj kiuj kovras kulturajn konceptojn de disordoj: kulturaj sindromoj (kiuj povas ne esti ligitaj al specifa kulturo sed cirkulas trakulture); kulturaj esprimoj de disordoj (lokaj manieroj esprimi suferun kiuj povas ne esti sindromoj); kaŭzaj klarigoj (kiuj atribuas simptomojn aŭ sufero al specifaj kaŭzaj faktoroj kiuj estas enradikigtaj en lokaj ontologioj); kaj popolaj diagnozkategorioj (kiuj povas esti parto de etnomedicinaj sistemoj kaj kuracpraktikoj).

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Kirmayer LJ (2007). "Cultural psychiatry in historical perspective". En Bhui, Kamaldeep; Bhugra, Dinesh (eld.). Textbook of cultural psychiatry. Cambridge, UK: Cambridge University Press. pp. 3–19. ISBN 978-0-521-85653-9.
  2. Kleinman AM (January 1977). "Depression, somatization and the "new cross-cultural psychiatry"". Soc Sci Med. 11 (1): 3–10. doi:10.1016/0037-7856(77)90138-X. PMID 887955.
  3. Kleinman A (1997). "Triumph or pyrrhic victory? The inclusion of culture in DSM-IV". Harv Rev Psychiatry. 4 (6): 343–4. doi:10.3109/10673229709030563. PMID 9385013. S2CID 43256486.