Prevalenco

El Vikipedio, la libera enciklopedio

En epidemiologio, prevalenco estas mezuro de la sanstato de loĝantaro, kalkulante la nombron de kazoj de malsanoj, en difinita tempo aŭ dum difinita periodo. Por iu kondiĉo, la prevlanco estas kalkulata ligante tiun nombron al la pripensita loĝantaro. Ĝenerale, la prevalenco estas formulita kiel frakcio, procento aŭ nombro de kazoj en 10 000 aŭ 100 000 personoj.

Oni povas distingi du tipojn de prevalenco: kaj punkta kaj de periodo.

  • Punkta prevalenco: kiom da personoj de grupo difinita estas malsanaj en difinita momento. Hipoteza ekzemplo: 1% de dungitoj estas malsanaj ĉisemajne.
  • Perioda prevalenco: kiom da personoj estas aŭ estos malsanaj en nedifinita momento. Hipoteza ekzemplo: 10% de la loĝantoj de vilaĝo suferos malvarmumon iam en sia vivo.

Temas pri tre utila parametro ĉar ĝi ebligas priskribi fenomenon pri sano, identigi la populacian oftecon de la fenomeno kaj generi klarigajn hipotezojn. Tiu koncepto estas uzata ofte fare de la epidemiologoj, de la personoj kiuj zorgas pri la sansistema politiko, la asekuragentejoj kaj en diversaj medioj de la publika sano.