Stanislav Grof

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Stanislav Grof
Persona informo
Naskiĝo 1-an de julio 1931 (1931-07-01) (92-jaraĝa)
en Prago
Lingvoj ĉeĥaanglagermana
Loĝloko Usono
Ŝtataneco ĈeĥoslovakioUsono
Alma mater Universitato de Karolo
Familio
Edz(in)o Brigitte Grof • Christina Grof
Okupo
Okupo psikiatro • psikologoverkistokuracisto • akademiulo • universitata instruisto
Verkoj Holotropic Breathwork
TTT
Retejo https://www.stangrof.com/
vdr
Stanislav Grof

Stanislav GROF (naskiĝis la 1-an de julio en 1931, en Prago, Ĉeĥoslovakio) - unu el la fondintoj de la transpersona psikologio, direkto nomata la kvara forto en psikologio krom psikanalizo, kondutismo kaj humanisma psikologio kaj pionira esploristo pri terapeŭtika apliko de ŝanĝitaj konsciostatoj.

Famiĝis pro siaj esploroj pri la influo de LSD al menso kuracante pacientojn per - nomata laŭ li - turbopsikanalizo. Kiel iama psikanalizisto Grof donis al pacientoj LSD-on kaj poste okazigis psikanalizajn sesiojn. Laŭ onidiro jam post kelkaj renkontoj atingis rezultojn, kiujn psikanalizo donas nur post kelkaj jaroj. Post malpermeso uzadi la substancon kune kun sia edzino prilaboris nefarmakologian metodon rezultigi nekutimajn konsci-statojn, analogian laŭ sia terapeŭtika potencialo. La metodo, utililiganta teknikojn de spirado, estas konata kiel holotropa spirado.

Stanislav Grof sian esploradon pri terapeŭtika aplikado de psikodelaĵoj komencis en Prago. Ekde 1967 daŭrigas sian esploron en Usono ĉe Johns Hopkins Universitato kaj Marilanda Centro de Psikiatriaj Esploroj, kie laboras pri utiligo de psikodelaj substancoj dum terapio de neŭrozoj kaj dependigoj kaj ĉe kancermalsanuloj. Aktuale laboras ĉe Instituto Esalen (Kalifornio), kie prilaboras premisojn de holotropa terapio.

Grof, la aŭtoro de konataj libroj kiel LSD Psychoterapy, Beyond Death kaj Beyond the Brain, asertas, ke potenciale ni scipovas akiri informon pri ĉio kio okazis, okazas kaj okazos en la Universo – sufiĉas nur alligiĝo al certa ondo.

Esplorado kaj praktikado de Grof fruktis per kreo de la teorio pri ĉirkaŭakuŝaj matricoj, kiuj laŭ li povos klarigi kiamaniere niaj modeloj fontas en ĉirkaŭakuŝaj spertoj.

Aktuale[redakti | redakti fonton]

Stanislav Grof estas nun prezidanto-fondinto de la Internacia Transpersona Asocio (Angle:International Transpersonal Association (ITA), fondita en 1977), li alvenis al esti distingita kiel membro ĉi-kuna de fakultato de la departamento de filozofio, kosmologio, kaj konscienco en la Instituto de Studoj Integralaj de Kalifornio, posteno ki mantenas ĝis hodiaŭ.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]