LSD

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Disambig.svg Ĉi tiu artikolo temas pri la halucinogeno. Pri la aliaj signifoj vidu LSD (apartigilo).
LSD-2D, 3D.png

D-lizergata acida dietilamido, ofte nomata LSD (el la germana Lysergsäure-diethylamid), estas potenca artefarita halucinogeno kaj psikedela enteogeno. Tipa dozo estas tre eta, ekzemple 100 mikrogramoj. Efikoj estas pliintensaj sensacoj kaj ŝanĝo de sensacoj, sentoj, memoroj, memkonstato dum kelkaj horoj (kutime de 6 ĝis 12).

Scienca historio[redakti | redakti fonton]

LSD estas mallongigo de germana nomo de la ĥemia komponaĵo Lyserg-Säure-Diäthylamid: C20H25N3O). En 1938 svisa ĥemiisto doktoro Albert Hofmann en Basel ĉe Laboratorio Sandoz unue artefarite kreis LSD dum esplorado de ergotaj fungoj (Claviceps purpurea). La psikedelan efikon li nur malkovris 5 jarojn poste en 1943.

Ĝis 1966 Sandoz provizis LSD senpage al interesataj sciencistoj. Psikiatroj uzis tiajn ĥemiaĵojn. Multaj esploroj studis eblan uzadon de LSD por psikedela psikoterapio, kun ĝenerale bonaj rezultoj. La distra uzado de LSD unue aperis inter malgranda grupo de sanprofesiuloj dum la 1950-oj, kaj de socie elstaraj kaj politike potencaj homoj kiel Henry kaj Clare Boothe Luce. Usonaj departementoj kiel CIA interesiĝis pri LSD por pridemando kaj mensrego. CIA faris multan esploradon, kiu plejparte estis detruata.

Iuj sanprofesiuloj, ekzemple psikologiaj profeseroj Timothy Leary kaj Richard Alpert (poste nomata kiel Ram Dass) de Universitato Harvard, konvinkiĝis ke LSD taŭgas por spirita kresko. Ili forlasis la tradician psikologian komunumon kaj disvastigis LSD al pli grand porcio de la publiko dum la 1960-oj. En 1967 Usono kontraŭleĝigis la drogon, pro la rilato kun kontrakulturaj hipioj. La usona registaro faris multan propagandon por krei publikan sintenon kontraŭ la drogo, ofte per falsa informo. Usona uzado malpliiĝis dum 1970-oj kaj 1980-oj. Ĉirkaŭ 2000 uzado pli subite malpliiĝis post aresto de du ĥemiistoj, kiuj supozeble produktis 95% el la LSD vendata en Usono kaj Eŭropo, laŭ DEA (usona kontraŭdroga departemento).

Leĝa stato[redakti | redakti fonton]

LSD estas kontraŭleĝa en multaj landoj, ekzemple Usono kaj la plejmulto de Eŭropo. Ĉu la polico forte kontraŭas uzadon, dependas de la regiono.

LSD laŭleĝis en Usono ĝis 1967.


Dozado[redakti | redakti fonton]

LSD estas unu el la plej potencaj drogoj ofte uzataj. Kaj personaj raportoj kaj sciencaj esploroj raportas, ke LSD estas 100-oble pli forta ol sama kvanto de psilocybin (angle) kaj psilocin, kaj 4000-oble pli forta ol meskalino. Oni mezuras dozojn de LSD per mikrogramoj (µg), t.e. miliononoj de gramo. Malsimile, preskaŭ ĉiuj aliaj drogoj estas mezurataj per miligramoj, t.e. milonoj de gramo.

Oni kutime pensas, ke 25 µg kaŭzas iom da efiko. Ju pli granda la dozo, des pli evidentaj la efikoj (sed la sperta tempo ne pliiĝas).

Pure, LSD estas senkolora, senodora, kaj amara. Oni tipe prenas ĝin perbuŝe, tipe sur papereto, sukerkubo, ktp, sed ankaŭ eblas preni kun manĝaĵo aŭ trinkaĵo. En ĉi ĉiuj tiaj metodoj, LSD sengustas.

Efikoj[redakti | redakti fonton]

LSD kutime ne produktas halucinojn laŭ strikta difino, sed anstataŭe iluziojn kaj revajn fantaziojn. La efikoj ofte tre malsamas inter malsamaj homoj. Efikoj kutime komenciĝas de 30 al 90 minutojn post la preno. La uzanto povas sperti ion ajn, de subtilaj ŝanĝoj al fortegaj pensoŝanĝoj kaj halucinoj.

Fizikaj[redakti | redakti fonton]

Fizikaj reagoj tre varias, kaj iuj raportitaj efikoj estas uteraj kontrahoj, pli alta korpa temperaturo, pli alta sangsukero, seka buŝo, subita malvarmeco, pli alta kora pulso, buŝa kunpremo, muskola streĉo (pro malkomforta pozicio de uzanto - nerekta efiko de LSD), naŭzo, ŝvito, pupila dilato, salivado, muka fluo, sendormemo, tremoj, soifo, trinkemo.

Psikologiaj[redakti | redakti fonton]

Psikologiaj efikoj ankaŭ tre varias de homo al homo, de unu sperto al aliaj, eĉ dum unuopa sperto. Multe dependas de la sinteno de uzanto, kaj la cirkaŭaĵo. Sperto povas esti treege feliĉa aŭ nekredeble malfacila. Multaj malbonaj spertoj estas rezulto de paniko de la uzanto pro la dumspertaj efikoj. Se la uzanto estas en malamika aŭ malkomforta ĉirkaŭaĵo, aŭ ne estas preta por la diversaj efikoj, la sperto pli probable estos malagrabla. Simile, komforta ĉirkaŭaĵo kaj malstreĉa malferma sinteno ofte kaŭzas agrablan sperton. La emociaj efikoj (ĉu bonaj, ĉu malbonaj) povas daŭri longe post la fino de la drogsperto mem.

Sensaj[redakti | redakti fonton]

Povas esti vidaj efikoj kiel geometraj formŝanĝoj, spuroj post moviĝaj aferoj, brilaj koloroj, kolorŝanĝoj, ktp. Je pli altaj dozoj povas esti sinestezio: mikso de la sentoj.

Spiritaj[redakti | redakti fonton]

Oni konsideras LSD kiel enteogo ĉar ĝi ofte donas spiritajn spertojn, dum uzantoj sentas kontakton kun pli granda spirita aŭ kosma ordo. Iuj uzantoj konsideras LSD kiel religia sperto, aŭ ilo por atingi la sankton. Multaj libroj komparas LSD-sperton al statoj priskribataj de orientaj religioj kaj filozofioj, ekzemple nirvano de budhismo.

La tujajn efikojn povas sekvi psikologia ŝanĝo kiel ŝanĝata vidpunkto kaj sinteno.

Daŭro[redakti | redakti fonton]

La ĉefaj efikoj daŭras de ses al dekdu horoj. Kun pli altaj dozoj, la intenso kreskas, sed ne la tempo. La drogo ne restas longe en korpo, kaj la jam eta dozo ofte malaperas antaŭ la fino de la sperto, kiu sugestas ke ĝi kreas iun ĉenreagon anstataŭ rektan efikon.

Danĝeroj[redakti | redakti fonton]

Kvankam LSD estas ĝenerale konsiderata netoksa, aliaj danĝeroj povas aperi pro malbonaj decidoj dum la sperto. Kiel multaj drogoj, la uzanto devas ne konduki aŭton, ktp.

Estas indico ke LSD reagas strange kun iuj kontraŭdeprimaj drogoj.

Respertoj[redakti | redakti fonton]

Estas supozebla risko de respertoj (angle "flashbacks"), dum kiu oni spertas epizodon de la LSD-efikoj longe post la droguzo, eĉ semajnojn aŭ monatojn poste. Spite la onidiroj, esploroj malkovris ke tiaj respertoj maloftas.

Iuj onidiroj asertas, ke tiaj respertoj estas rezulto de etaj kvantoj de LSD kiuj restis en la korpa graso aŭ alimaniere, kaj poste ekaktivas hazarde. Scienca esplorado malpruvis ĉi tiujn teoriojn.

Nemaniigo[redakti | redakti fonton]

LSD ne maniigas, laŭ la kutima difino de manio kaj fizika dependeco. Fakte, la korpo gajnas reziston aŭ toleremon al la drogo dum uzo, kiu malhelpas oftan uzon. La rezisto malpliiĝas post kelkaj senuzaj tagoj.

Iuj fakuloj konsideras drogojn kiel LSD esti kontraŭilo pri aliaj drogoj, ĉar LSD igas la uzanton alfronti aferojn kaj problemojn en la propra menso kaj vivo, malsimile al drogoj narkotaĵoj kaj eskapaj (alkoholo, heroino, ktp). Dum la 1950-oj, esploroj uzis LSD por kuraci alkoholismon kun 50% sukceso (komparata al 5% sukceso de popularaj sistemoj kiel AA (Alcoholics Anonymous)).

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]