Nirvano

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Elekto de artikoloj pri
Budhismo



Historio de budhismo

Kronologio de budhismo

Bazaj nocioj

Tri juveloj
Kvar noblaj veroj
Nirvano· Dependa ekesto
Anatta· Dukkha· Anicca
Skandha· Renaskiĝo

Signifaj staturoj

Sidarto Gotamo
Kategorio:Lernantoj de la Budho
Kategorio:Budhismaj filozofoj

Budhisma praktiko

Budho · Bodisatvo
Arahanto· Nobla Okobla Vojo
Paramitoj · Djano

Signifaj skoloj

Teravado
Zen Chan Son
Karma Kagjü
Pura Lando

Trispeca membrigado
de budhismo

Hinajano
Mahajano
Vaĝrajano

Tekstoj

Tripitako· Vinajo
Sutro Pitako· Abidarmo
Mahajanaj sutroj
Budhismaj tantroj

Portalo:Budhismo

Nirvano (sanskrite निर्वाण, nirvāṇa, palie nibbāna) en budhismo tuttuta libereco de deziro, malamo kaj memtrompo.

Nibbāna havas du aspektojn:

  • Sa-uppadisesa-nibbāna: "nirvano kun resto", la stato de arahanto ĝis lia korpa morto.
  • An-uppadisesa-nibbāna: "nirvano sen resto", la stato de arahanto postmorte; pri ĝi eblas diri absolute nenion, ĉar ĝi estas trans ĉiuj konceptoj. Oni povas diri nek ke arahanto vivas postmorte, nek ke arahanto ne vivas postmorte, nek ke arahanto kaj vivas kaj ne vivas postmorte, nek ke arahanto nek vivas nek ne vivas postmorte.

Nibbāna signifas laŭvorte estingon kaj laŭ la komentoj de la Palia Kanono signifas liberecon el deziro, la absoluta estingo de la avido, malamo kaj memtrompo, kaj de la alkroĉiĝo al ekzistado.

Por plene kompreni Nibbāna, oni devas kompreni la veron de anattā, t.e., la neesteco kaj sensubstanceco de ĉiaj formoj de ekzistado. Ĉiuj formoj materiaj kaj mensaj ekzistas ne per si mem, sed kiel rezulto de diversaj faktoroj. La doktrino de anattā analizas la ekziston en ties konstituantajn elementojn, ĝis ĝi fine malkovras vakuon. Ekzistas nenio kio ne estu efekto de iu kaŭzo, kio havu ekziston en si mem kaj per si mem. Tial la doktrino de anattā asertas la neestecon de ĉiaj formoj de ekzistado.

La ekzisto de homo estas kaŭzita de faktoroj kiuj kreas la ‘dependantan originadon’ (paţiccasamuppāda), doktrino kiu asertas la kondiĉitecon de ĉiuj fizikaj kaj mensaj fenomenoj. Nibbāna, siaflanke, estas kondiĉita de nenio, originita de nenio kaj, tiele, ĝia koncepto estas proksima al la absoluto de la okcidenta filozofio.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]