Kronologio de budhismo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Antikva epoko[redakti | redakti fonton]

Jaro (jaroj) Eventoj
Antaŭ Kristo
563 a. K. Siddhartha Gautama, la estonta Budho, naskiĝis en Lumbini, en la antikva Barato.
534 a. K. Gautama forlasas profanan vivon kaj fariĝas migranta asketo (ŝramano).
528 a. K. Gautama atingas en Bodhgaja vekiĝon, li fariĝas Budho kaj komencas instrui.
proksimume 490 a. K.410 a. K. La verŝajna periodo de la vivo de Siddhartha Gautama laŭ lastaj esploroj.
483 a. K. Gautama Budho mortas apud Kusinagara (nun nomata Kuŝinagara), Barato.
383 a. K. La Dua budhisma koncilio, kiu estis kunvokita fare de reĝo Kalaŝoko kaj okazis en Vésálí. De teravado ĉi tie apartiĝis mahasanghikoj.
proksimume 320 a. K.185 a. K. Regado de dinastio Maŭrjoj en Magadho, el kiu ekestis imperiestro Aŝoko, krom alia la granda subtenanto de budhismo.
proksimume 268/264 a. K.234/232 a. K. Regado de imperiestro Aŝoko, kiu kiel la unua unuigis preskaŭ la tutan hindan subkontinenton kaj kontribuis al disvastigo de budhismo ne nur en la tuta Barato, sed eĉ malantaŭ ties limoj, nome precipe sur Srilanko.
proksimume 250 a. K. La tria budhisma koncilio kunvokita fare de imperiestro Aŝoko, al kiu prezidis Moggaliputta Tissa. Estis ĉi tie kompilita Kathavatthu, por ke estu forturnigitaj malĝustaj opinioj kaj teorioj konfesataj fare de kelkaj budhismaj skoloj.
proksimume 240 a. K. De Theravado disiĝis skolo en sanskrito nomata vatsiputrija (p. vaĉĉhiputtija) aŭ pudgalavado.
proksimume 220 a. K. Theravado estas alportita sur Srilankon fare de estiminda Mahinda, la filo de imperiestro Aŝoko, dum regado de srilanka reganto Dévanampija Tissa.
185 a. K. Brahmana armeestro Pusjamitra Sunga detronigis dinastion de Maŭrjoj kaj kreis Sungan imperion, per kio komenciĝis periodo de persekutado de budhismo.
180 a. K. La greka-baktria reganto Demetrio invadis Baraton, li venis ĝis Pataliputro. Li kreis Barata-grekan reĝlandon (180 a. K.-10 a. K.), en kiu la budhismo floris.
proksimume 150 a. K. La barata-greka reganto Menandro la 1-a alipaŝis en la budhismon post renkontiĝo kun arahato Nagaseno, kiel estas menciite en palia teksto de Milinda Panha.
120 a. K. Ĉina imperiestro Han Wudi (156 a. K.-87 a. K.) ricevis du orajn statuojn de Budho, kiel ni estas eksciantaj el skribaĵoj en kavernoj Mogao, en Dunhuang.
1-a jarcento
1-a jarcento Dum regado de reganto Vatta Gamini sur Srilanko amasiĝis budhistaj monaĥoj theravadaj tradicioj en monaĥejo Aloka Vihara kaj kunskribis Tipitakon ĝis tiu tempo transdonata perbuŝe en lingvo palio. Temas pri la plej malnova budhisma manuskripto – propre la plej malnova konservita barata manuskripto. Tipitako estis surskribita sur palmajn foliojn, kiuj estis konservitaj en argila ujo. La manuskripto estas nun en posedaĵo de Brita Biblioteko.
65 Sponzorado de budhismo fare de Liu Jing estas unua dokumentita kazo de budhisma praktiko en Ĉinio.
67 Budhismo estas enkondukita en Ĉinion fare de du monaĥoj de nomoj Moton kaj Chufarlan.

Mezepoko[redakti | redakti fonton]

Jaro (jaroj) Eventoj
6-a jarcento
552 Budhismo estas venanta en Japanion el reĝlando Pekĉe (Koreo) (laŭ registroj en Nihon ŝoki). Iam estas indikata ankaŭ la jaro 538.
7-a jarcento
620649 Regado de reganto Songcän Gampo, kiu enkondukas budhismon en Tibeton.
8-a jarcento
755797 Regado de reganto Thisong Decän, kiu firmigis pzicion de tibeta budhismo. Li invitis en Tibeton Padmasambhava-n, Śántarakŝita-n, Vimalamitra-n kaj en Baraton li sendis tradukiston Pagor Vairoĉana-n. La budhismon li destinis kiel ŝtata religio kaj lasis konstrui monaĥejon Samjä, la unuan budhistan monaĥejon en Tibeto.
9-a jarcento
836842 Regado de reganto Langdarma, kiu subpremis la tibetan budhismon.
845 Subpremado de budhismo en Ĉinio fare de imperiestro Wu-cung.
10-a jarcento
972 La unua eldono de ĉina Tripitako.
9821054 Atiŝa, barata budhista monaĥo, la reformisto de tibeta budhismo kaj guruo de lernejo Kadampa.
11-a jarcento
11-a jarcento13-a jarcento Neniigo de barata budhismo fare de islamaj konkerintoj.
10441077 Regado de birma reganto Anoratch, kiu praktikigas budhismon en sia imperio kiel ŝtatan religion.
1073 Fondo de tibeta skolo Sakjapa fare de Khön Könchog Gyalpo
11-a/12-a jarcento Fondo de tibeta skolo Kagjüpa fare de Gampopa, laŭ tradicio li estis tradukisto de la skolo Marpa.
11331212 Hónen Ŝónin (Genku), la fondinto de japana skolo Ĝodo ŝu (Lernejo de pura lando).
12-a jarcento
11411215 Eisai Zenĝi, la fondinto de japana zena lernejo Rinzai ŝu.
11611211 Tsangpa Gyare Jeshe Dorje, la unua Gyalwang Drukpa, la fondinto de la plej granda lernejo de tibeta budhismo - Drukpa Kagjü.
11731263 Ŝinran Ŝonin, la fondinto de japana lernejo Ĝodo ŝinŝu ("Ĝusta" lernejo de pura lando).
1199 Muslimaj soldataroj gvidataj de generalo Muhammed ibn Bhaktjar neniigis Nalanda-n, la lastan centron de barata budhismo.
13-a jarcento
12001253 Dógen Zenĝi, la fondinto de japana zeno|zena lernejo Sótó ŝú.
12221282 Niĉiren, la fondinto de japana lernejo Niĉiren ŝu.
14-a jarcento
13571419 Congkhapa, la fondinto de tibeta lernejo de Gelugpa.
15-a jarcento
1409 Congkhapa fondis en Tibeto la unuan monaĥejon de budhisma ordeno de Gelugpa de nomo Gandän. Pli poste ĝi fariĝis la tria plej granda monaĥejo en Tibeto, kapabla preni preskaŭ 3300 monaĥojn.
1416 Ĝamjang Ĉhöĝe, la lernanto de Congkhapa fondis en Tibeto budhisman monaĥejon Däpung, kiu fariĝis la plej granda monaĥejo en Tibeto, kapabla preni preskaŭ 7700 monaĥojn.
1419 Ĉhamĉhen Ĉhöĝe, la lernanto de Congkhapa post sia reveno el Ĉinio fondis en Tibeto budhisman monaĥejon Sera, kiu fariĝis la dua plej granda monaĥejo en Tibeto, kapabla preni preskaŭ 5500 monaĥojn.

Novepoko[redakti | redakti fonton]

Elekto de artikoloj pri
Budhismo



Historio de budhismo

Kronologio de budhismo

Bazaj nocioj

Tri juveloj
Kvar noblaj veroj
Nirvano· Dependa ekesto
Anatta· Dukkha· Anicca
Skandha· Renaskiĝo

Signifaj staturoj

Sidarto Gotamo
Kategorio:Lernantoj de la Budho
Kategorio:Budhismaj filozofoj

Budhisma praktiko

Budho · Bodisatvo
Arahanto· Nobla Okobla Vojo
Paramitoj · Djano

Signifaj skoloj

Teravado
Zen Chan Son
Karma Kagjü
Pura Lando

Trispeca membrigado
de budhismo

Hinajano
Mahajano
Vaĝrajano

Tekstoj

Tripitako· Vinajo
Sutro Pitako· Abidarmo
Mahajanaj sutroj
Budhismaj tantroj

Portalo:Budhismo

Jaro (jaroj) Eventoj
17-a jarcento
16861769 Hakuin Zenĝi, japana zena majstro kaj reformisto de rinzai zeno
17-a jarcento Konstruado de Potala en Lhaso, kiun komencis 5-a dalai-lamao
18-a jarcento
17881860 Arthur Schopenhauer, la germana filozofo influita de budhismo
19-a jarcento
18641933 Anagárika Dharmapála, la signifa reformisto de Theravado
18701966 Daisetz Teitaro Suzuki, la japana instruisto de zeno
18831961 František Drtikol, kiel la unua tradukis en la ĉeĥan multajn signifajn verkojn de mahajano kaj vaĝrajano. Li mem praktikis kaj instruis iliajn enhavojn. Li estas nomata Patriarko de la ĉeĥa budhismo.
18911956 Bhimrao Ramji Ambedkar, la renoviginto de budhismo en Barato.
18981985 Lamao Anagárika Góvinda (propranome E.L. Hoffmann), la budhisma instruisto.
20-a jarcento
19051993 Buddhadasa Bhikkhu, la tajlanda reformisto de teravado.
19141982 Taisen Deŝimaru, la japana instruisto de sótó zeno kaj signifa disvastiganto de zeno en Okcidento.
19201970 Kulatissa Nanda Jayatilleke, la srilanka reformisto de budhismo.
1926 Naskiĝis Thich Nhat Hanh, la vjetnama zena monaĥo kaj instruisto.
1933 Naskiĝis Sulak Sivaraksa, la tajlanda reformisto de budhismo.
1938 Naskiĝis Ĉhögjal Namkhai Norbu, kiu komencis en Okcidento disvastigi doktrinon Dzogĉhenu
1951 Ĉina popola armeo okupis Tibeton, la komenco de likvido de la tradicia tibeta kulturo.
1950 Fondo de World Fellowship of Buddhists (internacia budhisma organizo).
19541956 Theravada koncilio en Birmo.
1956 Bhimrao Ramji Ambedkar komune kun proksimume 400.000 samideanoj konvertis al budhismo.
1959 14-a dalai-lamao foriras en baratan ekzilon.
1975 Fondo de Eŭropa budhisma unio.
1983 Laĝa agnosko de budhismo en Aŭstrio.
1987 Fondo de Sakyadhita (Internacia asocio de budhistaj virinoj) en Bodhgaja, en Barato.
1989 Fondita INEB (International Network of Engaged Buddhists).
21-a jarcento
2000 UN proklamis Vesakhon kiel internacian festotagon.
2001 Talibano neniigis antikvajn statuojn en valo de Bamjan en Afganio.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]