Paramito

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Paramito (pāramitā पारमिता en sanskrito; en palia lingvo: pāramī पारमी ; tibete pha rol tu phyin pa ཕ་རོལ་ཏུ་ཕྱིན་པ་) laŭvorte signifas "perfekteco". En budhismo pāramitā markas moralecojn, kiuj estas disvolvigataj per bodhisatvo dum nekalkuleblaj vivoj kaj kiuj kondukas al realigo de budheco.

BUDHISMAJ
PERFEKTECOJ
 
10 en Teravado
danao
ŝilo
nekamo
praĝnjo
virjo
ŝkantio
saĉo
aditano
metao
upeko
   
 6 en Mahajanoj 
danao
ŝilo
kŝantio
virjo
djano
praĝnjo
 
Koloraj listeroj en la listoj kongruas.

En Teravado tradicie estas indikataj dek moralecoj (nomoj en palie):

  1. danao : malavaremo, donado sin mem
  2. ŝilo : moralemo, ĝusta traktado
  3. nekamo : abstinemo
  4. praĝnjo : saĝeco, enrigardo
  5. virjo : energiemo, persistemo, klopodemo
  6. kŝantio : pacienco
  7. saĉo : verdiremo, honesteco
  8. aditano : energiemo, decidemo
  9. metao : afablemo
  10. upeko : trankvilemo

En mahajana budhismo, en kiu la paramitoj havas multe pli gravan rolon, Praĝnaparamita sutro kaj Lotosa sutro nomigas ses moralecojn (nomoj en sanskrito):

  1. Danaa paramito : malavaremo, donade sin mem
  2. Ŝila paramito : moralemo, ĝusta traktado
  3. Praĝnja paramito : saĝeco, enrigardo
  4. Kŝantia paramito : pacienco
  5. Virja paramito : energiemo, persistemo, klopodemo
  6. Djana paramitosmṛti : koncentriĝo

Pli posta Daŝabhumika sutro citas pluajn kvar:

7. upaja : kapablemo
8. pranidhana : promeso, decidemo
9. bala : spiritforto
10. ĝnjana : sciemo

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]