Guruo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Guruo (el Sanskrito, guru, en Esperanto "grava, multsignifa") estas religia titolo por spirita instruisto en Hinduismo. Tio baziĝas sur la filozofia imago pri la signifo de scio en la Hinduismo. La instruisto estas nepre necesa por la disĉiplo okaze de la serĉado al scio kaj por la vojo ĝis saviĝo.

En la Hinduismo la guruo depost longe okupas gravan lokon pro ĝia signifo rilate al karmo. Laŭ la vivmaniero de la guruo kaj la etoso en la aŝramo oni povas senti, kio estas la enhavo de lia instruo, ĉar multaj guruoj en Barato ne vivas laŭ siaj propraj principoj. La vera guruo ne trudas sian majstrecon, ne diras ke liaj vortoj estas la solaj ĝustaj kaj ne alstrebas materian profiton. Ekestas aŝramo el la bezono, kiun homoj sentas por vivi en la ĉeesto de la guruo.

Ĝis hodiaŭ la titolo en Barato kaj inter la anoj de Hinduismo aŭ Sikismo havas grandan signifon. En la tibeta oni uzas la titolon analoge kiel "alta" (transliterade: blama, prononcata Lamao).

Pro la fakto ke multaj memnomataj guruoj, ĉefe en okcidento, komerce, materie, fizike kaj psike ekspluatis siajn disĉiplojn, la vorto guruo nun havas ankaŭ negativan kromsignifon.

Guruoj[redakti | redakti fonton]