Brahmano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Disambig-dark.svg Tiu ĉi artikolo temas pri la hinduisma termino „brāhmaṇa“. Pri la termino „brahman“, vidu la artikolon brahmo kaj pri la dio „Brahmā“, vidu la artikolon Brahmao.
Brahmano kaj brahmanino.
Guĝarataj brahmano kaj brahmanino.

Brahmano (sanskrite ब्राह्मण, Brāhmaṇa) estas membro de tradicia pastra varno de malnovhinda socio. La hinda socio dividis sin en varnojn (laŭvorte, kolorojn de la vivo) kaj apud la brahmanoj apartenas al tiu dividado de la bazaj manieroj (koloroj) de la vivo kŝatrijo - membro de tradicia klaso de militistoj, vajŝjo - membro de tradicia klaso de komercistoj kaj metiistoj kaj ŝudro - membro de tradicia klaso de laboristoj kaj servistoj.

Laŭ la hinda tradicio tio estis Brahmao, kiu igis estigi tiun ĉi aranĝon de la socio. Ĉiun varnon li kreis el alia parto de sia korpo; el lia buŝo estiĝis kasto de brahmanoj studantaj sanktajn tekstojn, el liaj brakoj naskiĝis kŝatrijoj, el la femuro vajŝjoj kaj el liaj plandoj estiĝis ŝudroj. La hindoj, kiuj apartenis al neniu el la varnoj, estis konsiderataj kiel nepuraj kaj oni diris al ili netuŝeblaj parjoj.

Varno en Barato jam ekde la jaro 1947 ofice ne validas. sed malgraŭ tio en certaj regionoj de Barato en ties nepura aspekto plu daŭras.