Varno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Disambig-dark.svg Tiu ĉi artikolo temas pri la hinduisma termino varṇa. Pri la urbo en Bulgario vidu la artikolon Varna.
Seventy-two Specimens of Castes in India (31).jpg
Seventy-two Specimens of Castes in India (46).jpg
Seventy-two Specimens of Castes in India (13).jpg
Seventy-two Specimens of Castes in India (18).jpg
Seventy-two Specimens of Castes in India (29).jpg
Seventy-two Specimens of Castes in India (62).jpg

Varno (sanskrite वर्ण, varṇa) estas hinduisma sistemo de socia tavoligo de antikva Barato priskribita en antikvaj tekstoj, kiel la Leĝoj de Manuo,[1][2] kies komentario pri la sistemo de varnoj estas ofte citita.[3] En tiuj antikvaj tekstoj estis kvar varnoj:[4][5]

  • Bramanoj, kies membroj tradicie estas pastroj kaj instruistoj,
  • Kŝatrijoj, kies membroj kutime estis batalantoj kaj politikaj gvidantoj,
  • Vajŝjoj, kiuj estis komercistoj kaj artisanoj,[6]
  • Ŝudroj, kiuj estis la laboristoj kaj servistoj.

Komunumoj kiuj apartenas al unu el la kvar varnoj nomiĝas savarṇa kaj tiuj dalitoj kaj triboj kiuj ne apartenas al varno, nomiĝas avarṇa (senvarnanoj).[7][8]

En moderna hinduismo, la malsamaj varnoj ne havas la saman valoron. La bramana varno estas konsiderata la plej supera, kaj la Ŝudroj estas konsiderataj la plej malsuperaj. Eĉ malpli superaj ol la ŝudroj estas la dalitojnetuŝeblaj homoj, kiuj ne apartenas al iu ajn varno kaj tradicie faras laborojn konsideratajn malpuraj laŭ hinduismo.

Etimologio[redakti | redakti fonton]

La vorto varno devenas de varṇa en Sanskrito, kiu havas plurajn signifojn, inkluzivante tipon, ordon, koloron kaj klason.[4][9] Ĝi devenas de la radiko vṛ, kiu signifas kovri, kalkuli, klasifiki, konsideri, priskribi kaj elekti.[10]

En la Leĝoj de Manuo, ĝi signifas la kvar sociaj klasoj;[1][2] en la Rigvedo, ĝi signifas koloron, eksteran aspektonfiguron;[1] en la Mahabarato, ĝi signifas koloronpigmenton;[1] kaj en la kelkaj aliaj Vedaj kaj mezepokaj tekstoj, ĝi signifas tiponkvaliton de objekto.[1]

Malsameco inter varno kaj ĝatio[redakti | redakti fonton]

La sistemo de varnoj estas ideala divido inter interesoj kaj celoj.[11][12] Tiu ĉi kvaropa divido estas formo de socia tavoligo tre malsama al la paralela sistemo de ĝatioj, kiu similas al la eŭropa termino kasto,[13] kaj estas endogamaj kaj heredaj komunumoj, kiuj tradicie estas ligitaj al aparta profesio.

La miksaĵo inter la sistemo de varnoj kaj ĝatioj fariĝis la moderna sistemo de kastoj en moderna hinduismo. Laŭ Louis Dumont, la terminoj varṇa kaj jāti estas ofte konfuzitaj, eĉ inter hindologoj.[14] Varno (varṇa) estas teoria klaso surbaze de okupiĝo, dum ĝatio (jāti) estas komunumo, kiu ofte estas endogama, sed ankaŭ povas esti eksogama surbaze de la samaj gotroj.

En la Vedoj[redakti | redakti fonton]

La plej antikva mencio de divido en kvar sociaj tavoloj, sen tamen uzi la terminon varṇa, okazas en la himno 10.90.11-12 de la Rigvedo, konata kiel la Puruṣasūkta. Anstataŭ mencii la terminon kṣatriya, ĝi mencias rājanya:[15][16]

Citaĵo
 11. En kiom da partoj ili Puruson dividis? Kiel ili lian buŝon, liajn brakojn nomis? Kiel ili nomis liajn femurojn, liajn piedojn?
12. La bramano el la buŝo, el ambaŭ brakoj la raĝanjo estis farita. El la femuroj fariĝis la vajŝjo; el la piedoj, la ŝudro. 
— La Rigvedo, himno 10.90, Puruṣasūkta


En la Mahabarato[redakti | redakti fonton]

La Mahabarato, verŝajne elverkita ĉ. la 4-a jarcento, mencias la sistemon de varnoj en la sekcio 12.181.[17] Laŭ A. Hiltebeitel, varno en la Mahabarato kaj en la antaŭmezepoka Barato estis teorie nehereda.[17]

La epiko prezentas du modelojn de varno:

Unu estas prezentita de la saĝulo Briguo, kiu priskribas varnon kiel sistemon de koloroj, en kiu bramanoj estas blankaj, kŝatrijoj estas ruĝas, vajŝjoj estas flavaj kaj ŝudroj estas nigraj.[17] Post tiu priskribo, la saĝulo Baradvaĝo demandas kiel distingiĝas homoj de ĉiu varno, kaj la respondo estas ke me estas distingo inter varnoj, ke la tuta universo estas Brahmo, kreita de Brahmao, kaj klasigita per agoj.[17]

La alia estas ke varno estas sistemo de ago, en kiu tiu, kiu emas koleron, plezuron kaj mortigadon fariĝas kŝatrijo; tiu, kiu emas bredi brutojn kaj terkulturi fariĝas vajŝjo; tiu, kiu ŝatis violenton kaj malpurecon fariĝis ŝudro, kaj la bramano estas la arĥetipo de homo dediçita al vero kaj pura konduto.[17]

En budhismaj tekstoj[redakti | redakti fonton]

Budhismaj tekstoj mencias varnon, sed sugestas, ke la sistemo estis nerigida kaj ĝi ne ŝajnis esti sistemo de socia tavoligado.[18]

En la Dīghanikāya troviĝas diskuto inter la budho Gotamo kaj bramano nomita Sonadando, kiu elmemore konis la Vedojn.[19][20] La budho Gotamo demandas al la bramano Sonadando: "Per kiom da kvalitoj bramano rekonas alian bramanon? Kiel oni povas vere deklari, sen diri ion ajn malveran, ke oni estas bramano?"[19] Sonadando unue listigis la jenajn kvalitojn: "li estas pura posteulo de ambaŭ patro kaj patrino; li elmemore konas la mantrojn; lia haŭto estas hela, kaj lia aspekto estas plaĉa; li estas virta, instruita kaj saĝa; kaj li estas la unua aŭ dua teni la oferĉerpilon (sujī)".[19][20] La budho Gotamo tiam demandis al la bramano: "Se oni mankigus unu el la kvalitoj kiujn vi ĵus listigis, ĉu oni ne plu povus esti vera bramano?" Sonadando do mankigis unu kvaliton post la alia—la haŭtkoloron kaj aspekton, la familion en kiu oni naskiĝas, la kapablon elmemore reciti mantrojn kaj la vicon dum oferado— ĝis li asertis, ke nur du kvalitoj estas nepre bezonataj por esti vera bramano—la kvalitoj esti virta kaj esti instruita kaj saĝa, ĉar sen virteco, saĝeco ne eblas, kaj sen saĝeco, virteco ne eblas.[19][20]

Laŭ Peter Masefield, en la epoko kiam la Nikajoj estis verkitaj (inter ĉ. la –3-a kaj 5-a jarcentoj), varno ne estis kasta sistemo. Laŭ li, la tekstoj en Palio listigas la kvar varnojn —bramanojn, kŝatrojn, vajŝojn kaj ŝudrojn—,[18] sed homo el kiu ajn varno povis havi kiun ajn profesion. En budhismaj tekstoj, oni povas legi pri bramanoj kiuj laboris kiel terkulturistoj, aŭ kiuj havis aliajn profesiojn, kaj kiu ajn, el kiu ajn varno, povis esti pastro[18] kaj bramanoj povis akcepti manĝaĵon de kiu ajn. Laŭ kion oni povas legi en la Nikajoj, geedziĝoj inter varnoj ne estis malpermesitaj en antikva Barato. Laŭ Masefield, se ekzistis ia tipo de sistemo de kastoj en Barato en la epoko de la Nikajoj, kredeble ĝi povintus ekzisti en ne-arjaj komunumoj, sed eĉ tio estas laŭ li dubinda.[18]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 1,4 Monier-Williams 2005, p. 924.
  2. 2,0 2,1 Malik 2005, p. 48.
  3. Lorenzen 2006, pp. 147-149.
  4. 4,0 4,1 Doniger 1999, p. 186.
  5. Ingold 1994, p. 1026.
  6. Kumar 2002, p. 411.
  7. Chandra 1989, pp. 230-231.
  8. Yājñika 2005, p. 260.
  9. Stanton 2012, pp. 12-13.
  10. Chattopadhyay.
  11. Bayly 2001, p. 8.
  12. Thapar 2004, p. 63.
  13. Juergensmeyer 2006, p. 54.
  14. Dumont 1980, pp. 66-67.
  15. Basham 1989, p. 25.
  16. Griffith 1896.
  17. 17,0 17,1 17,2 17,3 17,4 Hiltebeitel 2011, pp. 529-531.
  18. 18,0 18,1 18,2 18,3 Masefield 2008, pp. 146-154.
  19. 19,0 19,1 19,2 19,3 Walshe 1995, pp. 129-131.
  20. 20,0 20,1 20,2 Rhys Davids.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  1. Basham, Arthur Llewellyn. (1989) The Origin and Development of Classical Hinduism (angle). Oxford University Press, p. 25. ISBN 978-0-19-507349-2.
  2. Bayly, Susan. (2001) {{{Titolo}}} (angle). Cambridge University Press. ISBN 978-0-521-26434-1.
  3. Chattopadhyay, Bankim Chandra. Krishna Charitra. V&S Publishers.
  4. Chandra, Bipan. (1989) India's Struggle for Independence, 1857-1947 (angle). Penguin Books India, p. 230–231.
  5. Doniger, Wendy. (1999) Merriam-Webster's Encyclopedia of World Religions (angle). Springfield, MA, USA: Merriam-Webster, p. [htt://archive.org/details/isbn_9780877790440/e/186 186]. ISBN 978-0-87779-044-0.
  6. Dumont, Louis. (1980) Homo Hierarchicus: The Caste System and Its Implications (angle). University of Chicago Press, p. 66–67. ISBN 0-226-16963-4.
  7. Griffith, Ralph T. H. (tr.). (1896) The Hymns of the Rigveda, 2‑a eldono (angle), Kotagiri ( Nilgiri).
  8. Hiltebeitel, Alf. (2011) Dharma: Its Early History in Law, Religion, and Narrative. Oxford University Press. ISBN 978-0-19-539423-8.
  9. Ingold, Tim. (1994) Companion Encyclopedia of Anthropology (angle). London New York: Routledge, p. 1026. ISBN 978-0-415-28604-6.
  10. Juergensmeyer, Mark. (2006) The Oxford Handbook of Global Religions (angle). Oxford University Press, USA, p. 54. ISBN 978-0-19-972761-2.
  11. Kumar, Arun. (2002) {{{Titolo}}} (angle). Anmol Publications, p. 411. ISBN 978-81-261-1316-3.
  12. Lorenzen, David. (2006) Who invented Hinduism: Essays on Religion in History (angle). Yoda Press, p. 147–149. ISBN 978-81-902272-6-1.
  13. Malik, Jamal. (2005) Religious Pluralism in South Asia and Europe (angle). Oxford UK: Oxford University Press. ISBN 978-0-19-566975-6.
  14. Masefield, Peter. (2008) Divine Revelation in Pali Buddhism (angle). Routledge, p. 146–154. ISBN 978-0-415-46164-1.
  15. Monier-Williams, Monier. (1899) A Sanskrit-English Dictionary: Etymologically and Philologically Arranged with Special Reference to Cognate Indo-European Languages (angle). Motilal Banarsidass, p. 924. ISBN 978-81-208-3105-6.
  16. Olivelle, Patrick (1998). “Caste and Purity: A Study in the Language of the Dharma Literature”, Contributions to Indian Sociology 32 (2), p. 199–203. 
  17. Rhys Davids, T. W.. DN4: To Sonadanda, Digha Nikaya Verses 13-21, Translated from the Pāli (angle). Oxford University Press.
  18. Sharma, Ram Sharan. (1990) Śūdras in Ancient India: A Social History of the Lower Order Down to Circa A.D. 600 (angle). Motilal Banarsidass Publishers, p. 10.
  19. Stanton, Andrea. (2012) An Encyclopedia of Cultural Sociology of the Middle East, Asia, and Africa (angle). USA: SAGE Publications, p. 12–13. ISBN 978-1-4129-8176-7.
  20. Thapar, Romila. (2004) Early India: From the Origins to AD 1300 (angle). University of California Press, p. 63. ISBN 978-0-520-24225-8.
  21. Walshe, Maurice. (1995) The Long Discourses of the Buddha: A translation of the Dīgha Nikāya. Boston: Wisdom Publications, p. 129–131. ISBN 978-0-86171-103-1.
  22. Yājñika, Acyuta; Sheth, Suchitra. (2005) The Shaping of Modern Gujarat: Plurality, Hindutva, and Beyond (angle). Penguin Books India, p. 260.