Diskuto:Bramano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Tiu ĉi artikolo origine temis pri la varno bramano, sed ĝi iam estis alidirektita al Brahmo. Nova artikolo pri Bramano estis iam kreita per la nomo brahmano kaj ĝi poste estis alinomita al brahmoo, sed la enhavo ankoraŭ parolis pri bramanoj. Tial, ĉe la artikolo pri brahmooj, mi verkis la artikolon pri Brahmoismo (la religio de brahmooj), kiu ankoraŭ ne ekzistis. Mi alidirektis la artikolon brahmoo al Brahmoismo, kaj metis la enhavon pri bramanoj en tiun ĉi artikolon (Bramano). Tio kaŭzos iom da konfuzo en la historio de ambaŭ artikoloj (Bramano kaj Brahmoismo), sed mi pensas, ke per tio espereble la alinomado kaj alidirektigado de tiu ĉi artikolo jam solviĝis. Amike, tiu ĉi uzanto (diskuto) 06:13, 3 apr. 2020 (UTC)