Alfred Adler

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Alfred Adler

Alfred W. ADLER (naskiĝis la 7-an de februaro 1870 en Penzing (Vieno), mortis la 28-an de majo 1937 en Aberdeen) - aŭstra psikoterapiisto, psikoanaliziisto, pedagogo, kreinto de individua psikologio.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Li edukiĝis en Vieno, en 1895 finis medicinon kaj docentiĝis. En la jaroj 1902-1911 estis kolego kaj kunlaboranto de Sigmund Freud. En 1911 forlasis lian psikoanalizan movadon kreante propran teorion pri personeco. Dum la unua mondmilito soldatservis en aŭstra armeo kiel kuracisto kaj poste laboris kiel psikiatro en Vieno (1920-1925). En 1924 translokiĝis al Usono, kie de 1929 iĝis profesoro de Universitato Kolumbio en Nov-Jorko.

Adler akcentis la homon kiel socikapabla subjekto kun memstaraj celoj kaj konceptis la motivan energion de personoj kiel strebadon anstataŭ instinkteska. Per tiu paradigma malakordo kun la skolo de Sigmund Freud li provokis skismon. Poste malaniĝis de la psikanalizo kaj fondis subskolon sub la nomo «individua psikologio». Laŭ Adler la homo estas esence socia kreaĵo, orientita sur valorojn. Sur lia skolo baziĝas multaj elementoj en teorioj de la t.n. nov-psikoanalizo (personoj: Horney, Sullivan, Erich Fromm)

Pli gravaj publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Praxis und Theorie der Individualpsychologie (1920)
  • Studien uber die Minderwertigkeit von Organen (1920)
  • Konateco de la homo (1927)
  • Die Technik der Indwidual-psychologie (1928)
  • Individua psikologio en edukado (1929)
  • Problems of Neurosis (1930)
  • Samseksemo (1930)
  • Senco de la vivo (1933)

Originala terminaro de A. Adler (germana) - Proponaro pri norma tradukado en Esperanto[redakti | redakti fonton]

Charakteranalyse: analizo de la karaktero; Charakterzug: karakteraĵo; Ermutigung: kuraĝigo (ne: kuraĝiĝo) Finalität: finsenco (ne: fineco); Gangart – karaktero, habito; Geltungsstreben: strebado al respekto (ne!: instinkto); Gemeinschaftsgefühl: sentimento komuna (ne: emocio komuna); Gesinnung: pensmaniero; Individualpsychologie: individueca psikologio; Kinderfehler: infanaj perturboj; Kindheitsschablone: infana ŝablono; Kompensation/ Überkompensation: kompenso, kompensado, trokompenso (ne: superkompenso); Kooperationsfähigkeit: kapablo kunagi; Lebensplan: vivprojekto; Machtstreben; strebado superregi (ne: strebado al potenco); Männlicher Protest: maskla protesto (ne: vira protesto); Meisterung: majstrado, majstriĝo; Minderwertigkeit:: malsupereco, malsupera potencialo; Minderwertigkeitsgefühl: sentimento de malsupereco (ne: malsupera valoro); Minderwertigkeitskomplex: komplekso de malsupereco; Organdialekt: organdialekto; Organminderwertigkeit: malsupereco de organo; Persönlichkeitsideal: idealo de la personeco. Privatintelligenz: privata inteligent(ec)o; Seelischer Überbau: psika superstrukturo; Symptomhandlung: simptoma ago; Vervollkommnungsstreben: strebado perfektiĝa; Verwöhnung: dorlotado.

vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]