Postmoderneco

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bauhaus Dessau.
Banksy uzas tre simplan rimedon por pritrakti la kontraŭdiroj kiuj okazas en nia socio.

La termino postmoderneco estas uzata por aludi ĝenerale al ampleksa nombro de artaj, kulturaj, literaturaj kaj filozofiaj movadoj de la 20a jarcento, kiuj pluas ĝis nun, difinitaj en diversaj gradoj kaj manieroj pro siaj opozicio aŭ supero de la tendencoj de la moderneco.

En sociologio tamen, la terminoj postmoderno kaj postmodernigo referencas al kultura procezo okazinta en multaj landoj dum la 20a jarcento, identigita jam komence de la 1970-aj jaroj. Tiu aparta signifo de la vorto estas pli klara sub la termino postmaterialismo.

La diferencaj tendencoj de la postmoderna movado aperis dum la dua duono de la 20a jarcento. Kvankam tio aplikiĝas al tre diversaj tendencoj, ĉiuj el ili kunhavas la ideon ke la moderna projekto malsukcesis en sia klopodo por radikala plinovigo de la tradiciaj formoj de arto kaj kulturo, de pensaro kaj de socia vivo.

Unu el plej gravaj problemoj por trakti tiun temon estas ĝuste kiel alveni al preciza koncepto aū difino kiu povu kontentigi pri tio kio estas la postmoderneco. La malfacilo por tiu tasko rezultas el diversaj faktoroj, kiel la ĝisdatigo - kaj tiel malabundo kaj malprecizo de la analizota informaro - kaj la manko de valida teoria kadro kiu ebligu ties etendon al ĉiuj faktoj kiuj okazas laŭlonge de tiu komplika procezo nomita postmoderneco.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]