Ekzistanalizo
Ekzistanalizo - aŭ ekzistadisma psikoterapio - estas psikologia skolo, kiu esploras homan ekziston kaj limajn donaĵojn de homa ekzistado. Ekzistanalizo apartenas al branĉoj de humanisma psikologio. Ĝi filozofie fontas en la koncepto de ekzistadismo.
Tasko da la tradicia psikoterapio estas influa al la homa konscio por ŝanĝi animan vivon. Ekzistanalizo, kontraŭe, strebas direkti konscion al veraj spititaj esencoj. Celo de ekzistanalizo estas homo, kiu prenis kaj prikonsciis sian propran respondecon. Laŭ vidpunkto de ekzistencialismo homo estas Homo kiam li konscias sencon de sia vivo kaj prenadas respondecon je sia ekzistado. Ekzistanalizo estas branĉo de psikoterapio, kiu baziĝas sur ĉefaj postulatoj: respondeco kaj konscio pri senco de vivo estas ĉefaj "kolonoj" de homa ekzistado.
Ekzistanalizo estas psikoterapia skolo, kiu metodologie devenas el filozofio de ekzistencialismo kaj psikanalizo. Ekzistanalizo strebas helpi al homo ricevi eblon vivi kun interna konkordo. Tio signifas aktivado de aŭtentika homa libera volo kaj respondeco de la homo. Ekzistanalizo de sia apero multajn ideojn ĉerpis el psikanalizo, sed okupiĝas pri fenomenoj, kiuj apartenas al homoj sed ne al bestoj. Kelkaj
Metodo, kiun oni uzas por ekzistanalizo, nomiĝas "Persona ekzistanalizo". Unu el branĉoj de ekzistanalizo ellaboris Viktor Frankl, kaj nomis ĝin "Logoterapio".
Ekzistanalizo – estas branĉo de psikoterapio, kiu okupiĝas pri animaj problemoj de homo kaj pri tiaj psikaj rompoj kiel timoj, depresioj, dependecoj, psiko-korpaj malsanoj kaj psikozoj.