Steven Blankaart
Steven Blankaart | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 24-an de oktobro 1650 en Middelburg |
Morto | 23-an de februaro 1704 (53-jaraĝa) en Amsterdamo |
Lingvoj | latina |
Ŝtataneco | Nederlando |
Alma mater | Universitato de Franeker |
Okupo | |
Okupo | kuracisto • entomologo |
Steven BLANKAART (24a de Oktobro 1650, Middelburg – 23a de Februaro 1704, Amsterdamo) estis nederlanda kuracisto, iatrokemiisto, kaj entomologo, kiu laboris en la sama fako kiel Jan Swammerdam.[1] Blankaart pruvis la ekzistadon de kapilara sistemo, kiel estis ja sugestita de Leonardo da Vinci, pere de elverŝado el sangotuboj, kvankam li malsukcesis konstati la veran signifon de siaj trovitaĵoj. Li estas konata pro sia disvolvigo de injekto-teknikoj por tiu studo kaj pro la verkado de la unua nederlanda libro pri infanmedicino.[2] Blankaart tradukis verkojn de John Mayow.
Notoj[redakti | redakti fonton]
- ↑ David M. Damkaer (2002). The Copepodologist's Cabinet: A Biographical and Bibliographical History. American Philosophical Society. p. 26. ISBN 978-0-87169-240-5.
- ↑ van Tellingen C (Aprilo 2009). "From the seat of heat and intelligence to regular heart activity as automatic movement: progress in cardiology up to 1900 from a Dutch perspective". Neth Heart J. 17 (4): 130–5. doi:10.1007/bf03086234. PMC 2669241. PMID 19421357.
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]
- Universitato de Viskonsino Arkivigite je 2010-06-10 per la retarkivo Wayback Machine
- [1]
- Bildo Arkivigite je 2011-09-28 per la retarkivo Wayback Machine
- Bildo Arkivigite je 2011-09-28 per la retarkivo Wayback Machine
- [2]