Konduta aplikanalizo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Konduta analizo)

Konduta aplikanalizoaplikata kondutanalizo estas la uzado de la principoj de la psikologio de lernado, fundamente de la funkcia lernado, por la modifo de gravaj kondutoj. La analizistoj de la konduto centriĝas en la rilato observebla inter la konduto kaj la medio. Pritaksante la rilatojn inter difinita konduto kaj la medio, la metodoj de kondutanalizo povas helpi ŝanĝi la konduton. Ĝi estas tre forte ligita al la kampoj de kondutomodifado kaj de kondutinĝenierado.

La konduta analizo, spite la fakton estis klasika fako en psikologio kaj en edukscienco, travivis rimarkindan ekspansion en la lastaj jardekoj kaj pro teoria disvolvigo kaj pro la disvastigo de efikaj intervenproceduroj. Inter la areoj de plej granda profesia disvastigo elstaras la kondutanaliza interveno en patologioj kolektitaj ene de la Ĝeneralaj Perturboj de la Disvolvigo kiaj la aŭtismo kaj la Sindromo de Asperger, inter aliaj. En tiu medio, la kondutanaliza interveno estas la alproksimiĝo kiu akumulis plej grandan evidenton, kaj ekzistas pli ol du dek sendependaj klinikaj esploroj faritas en Usono, Britio, Norvegio, Argentino, Israelo kaj Aŭstralio. Tiuj studoj montras la efikecon de tiu fokuso en la plibonigo de la agado de la ĉiutaga vivo, de la akademia rezulto kaj de la komunikkapabloj de tiuj personoj.[1]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Virués-Ortega, J. (2010). Applied behavior analytic intervention for autism in early childhood: Meta-analysis, meta-regression and dose-response meta-analysis of multiple outcomes. Clinical Psychology Review, 30, 387-399. doi:10.1016/j.cpr.2010.01.008 http://www.ncbi.nlm.nih.gov/pubmed/20223569

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Cooper, J.O.; Heron, T.E.; Heward, W.L. (2007). Applied Behavior Analysis (2a eldono). Prentice Hall. ISBN 0-13-142113-1.
  • Miltenberger, R.J. (2013). Modificación de Conducta, 5a eld. (J. Virues-Ortega kaj C. Nogales, eld.). Pirámide. ISBN 978-84-368-2812-2.