Sinkronismo (psikologio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo temas pri psikologio. Por aliaj signifoj de la vorto vidu sinkronismo.

Karlo Jung interesiĝis pri la fakto ke individuaj homoj kredas trovi psikologie signifoplena la koincidon de eventoj kiuj mem estas tute sendependaj. Li difinis sinkronismon kiel la senkaŭza koincidiĝo de eventoj aŭ fenomenoj, kiun homo kredas esti signifoplena kaj tial tre grava.

La literaturo de la mondo estas plenplena de raportoj pri tiaj fenomenoj. “Mi eksentis ke ... estas en grava danĝero, kaj suferis eble mortigan gravan akcidenton. Poste mi sciiĝis ke mia amata kuzo, pri kiu mi jam de multaj monatoj ne ricevis informojn, je ĝuste tiu momento falis de deklivo kaj senkonsciiĝis, tiel ke necesis porti lin al hospitalo” estas tipa ekzemplo. Plejparte temas pri t.n. pretendataj parapsikologiaĵoj, sed ne ĉiam. Komuna al ĉi tiaj fenomenoj estas ke ili havas signifon por unu specifa persono aŭ grupo, sed ke la ĝenerala mondo nek interesiĝas pri ili nek trovas ilin atentindaj.

Oni dum la jarcentoj proponis grandan aron da eksplikoj, teorioj, pretendataj pruvoj, spiritismaj kialoj, filozofiaj konceptoj, kc. surbaze de tiaj spertoj kaj raportoj.

Sendepende de tio, ĉu iuj el tiuj eksplikoj validas, pri tio oni povas argumentadi senfine. Kredantoj kaj malkredantoj abundegas. Por la psikiatrio/psikologio gravas ne tiuj teorioj, sed la psikologia emo de individuoj trovi signifoplenaj tiajn eventokoincidojn aŭ fenomenokoincidojn kiuj tiom gravas por tiuj individuoj.

Sinkronismo, do, ne estas ekspliko pri tiaj fenomenoj -- kiuj eble jes kaj eble ne estas realaj -- sed studo pri la psikologia emo kredi ke tiuj fenomenoj okazas. Kaj, rilate al oniaj pacientoj, trovi tion en ilia historio/psiko/malkonscio kio kredigas ilin ke la koncernaj koincidoj estas signifoplenaj.

Ĉu parapsikologiaĵoj havas realan ekziston? La tasko de terapiisto ne estas respondi tiun demandon, sed akcepti ke por specifa individuo/paciento ili estas kredataj. Same kiel oni devas, en terapio, akcepti la religian vidpunkton de specifa persono kiel la medion en kiu liaj konceptoj kaj interpretado de spertoj kaj eventoj trovas sian scenejon; tiel same oni devas akcepti ke por tiu individuo la kredo ke la koincido de du tute sendependaj eventoj estas signifoplena, devas esti akceptata kiel valida laŭ la vidpunkto kaj mondokoncepto de tiu individuo.

Anstataŭ debatadi pri la “realeco” de parapsikologiaĵoj, la terapiisto simple akceptu ke tiaj kredoj estas parto de la vivomondo de multaj personoj, kaj penu trovi la interrilaton de tiuj kredoj kaj la psika stato de la paciento. Se iu raportas esti vidinta “flugantan teleron”, la tasko de la terapiisto ne estas debatadi aŭ diskutadi kun tiu persono pri la realeco aŭ malrealeco de flugantaj teleroj, sed konsideri kial kaj kiel tiu pretendata sperto rolas en la psiko de tiu persono.

Jung mem nek kredis nek malkredis la ekziston de flugantaj teleroj: lin interesis la fakto ke tiom da personoj ekscitiĝas pri ili, kaj kion tiu koncepto indikas pri la malkonscio de tiuj personoj. Simile pri aliaj parapsikologiaĵoj, li restis neŭtrala pri la diversaj kredoj kaj malkredoj, ilia realeco aŭ malrealeco. Tia konsiderado estas la sfero de aliaj fakuloj.

Kiel multaj observaĵoj diskutitaj de Jung, li opiniis ke necesas unue detale kolekti kaj ekzameni ĉiujn facetojn de pretendata fenomeno, antaŭ ol fari teorion. Tial sinkronismo ne estas teorio, sed nur observo ke multaj personoj kredas ke diversaj sendependaj koincidaĵoj estas signifoplenaj. Studo pri sinkronismo ne celas pruvi aŭ malpruvi tiujn kredojn, sed ekzameni la psikologian rolon de tiaj kredoj en la individuoj kiuj havas tiujn kredojn.