Rolando Toro Araneda

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Rolando Toro Araneda
Persona informo
Naskiĝo 19-an de aprilo 1924 (1924-04-19)
en Koncepciono
Morto 16-an de februaro 2010 (2010-02-16) (85-jaraĝa)
Lingvoj hispana
Ŝtataneco Ĉilio
Okupo
Okupo poeto • psikologo • antropologo
vdr

Rolando TORO ARANEDA (naskiĝis en 1924, mortis en 2010) estis ĉilia antropologo, psikologo kaj poeto kiu kreis biodancon (t.e "danco de la vivo", teoria kaj praktika sistemo kiu celas la liberan esprimon de emocioj, identeco kaj integriĝo inter la partoprenantoj, pere de specifaj ekzercoj de dancado, voĉesprimo, kontakto kaj gestumado k.s.). Multajn jarojn li prezidis la Internacian Fondaĵon pri Biodanco.

Okaze de milita diktatoreco de Augusto Pinochet, li iris al Argentino ne pro persekutado sed, kiel li frazis "mi ne vidis kialon resti en lando kiu estas diktaturo". Poste, li vivis en Brazilo kiaj ankaŭ en Eŭropo. Ekde 1998 li denove loĝis en Ĉilio.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]