Biodanco

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Biodanco (= danco de la vivo) estas teoria kaj praktika dancsistemo kiu celas la liberan esprimon de emocioj, identeco kaj integriĝo inter la partoprenantoj, pere de specifaj ekzercoj de dancado, voĉesprimo, kontakto kaj gestumado k.s. laŭ 5 ĉefaj temoj:

- vigleco - kreivemo - amemo - sekseco - transcendo

Iniciatinto de biodanco estis la antropologo, psikologo kaj poeto prof-o Rolando Toro (Ĉilio, 1924-2010).

La biodanca movado estas disvastigita kaj aktivas ĉefe en Sudameriko kaj Eŭropo.


Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.