Fluo (psikologio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Fluo (angle flow, hispane flujo, portugale fluxo, ruse поток) en la lingvaĵo de psikologio estas la sento de alte motivigita kompleta koncentriĝo kaj merĝiĝo en ago. La hungardevena psikologo Mihály Csíkszentmihályi (prononco "MIhaj ĈIKsentmihaji" aŭ en Internacia Fonetika Alfabeto [ˈmihaːj ˈtʃiːksɛntmihaːji]) evoluis la teorion pri fluo en esploro de ekstreme riskaj sportaj disciplinoj. Nuntempe ĝi ankaŭ aplikiĝas al sole pensaj aktivaĵoj. Fluo povas ekesti en la reguligo de komplika, rapide disvolviĝanta aktivaĵo, inter tro malfacila postulo, kiu rezultigus timon, kaj tro facila, kiu rezultiĝus tediĝo. La aliro kaj sperto de la sento de fluo estas individue variaj. Tamen ekzistas ĝeneralaj kondiĉoj kaj principoj, kiuj ĉiam validas.

En stato de fluo, la jena 4-jara knabo senpene kaj senĝene pentras modelan ŝipeton.

Fluo estas formo de feliĉo kiun eblas mem influi. La stato en kiu ekestas fluo, fiziologie korespondas al optimuma sinkronigo de korbaro, spirado kaj sangopremo: en tiu stato en la homa centra nerva sistemo estas kompleta harmonio inter la limba sistemo regulanta la emociojn, kaj la korteksa sistemo en kiu reguliĝas la konscio kaj racio.[1]

Elementoj de fluo[redakti | redakti fonton]

La psikologo Mihály Csíkszentmihályi sekve difinas la fluon:

1. La homa aktivaĵo havas klare definitajn celojn. Kondiĉoj kaj reguloj de sukcesa ago estas klaraj, la celoj estas atingeblaj kaj proksimume korespondas kun la kapabloj de la aganto. La nivelo de defio kaj la nivelo de kapablo de la aganto ambaŭ estu altaj. Al la aganto eblas tuj kontroli la sukceson de la aktivaĵo.
2. La aganto kapablas plene koncentriĝi pri la ago.
3. Defio kaj kapablo estas balancataj, tiel ke nek ekestas tediĝo (enuo) nek la sento de tro malfacila tasko.
4. La aganto havas la senton de kontrolo pri la aktivaĵo.[2]
5. La aganto havas la senton agi sen peno, kaj malsentatas personaj zorgoj.
6. La sento pri tempopercepto estas ŝanĝata, kaj la aganto malatentas pri la tempo.
7. Konscio kaj kcentriĝo pri la ago kunfandiĝas.

Timo Ekscitiĝo Fluo (psikologio) Trolernado Malstreĉiĝo Tediĝo Apatio Zorgiĝo
Mensa stato en rilato inter la niveloj de defio kaj kapablo[3]. Klikebla grafikaĵo.

La unuaj tri elementoj estas nepraj kondiĉoj por atingi sperton de fluo. La sekvaj kvar estas subjektivaj spertoj en la stato de fluo, kaj ne devas spertiĝi samtempe.

La priskribo klarigas, ke fluo en psikologia senco estas io alia ol "distriĝo" aŭ mallongtempa "ekscitiĝo" pro agrable tikla sento de timo je danĝero - fluo pli kompareblas al pli longtempa eŭforio. Kaj se oni uzas ĝin en bona maniero, la stato de fluo povas esti multe pli utila kaj pli valora ol "distriĝo" aŭ mallongtempa "ekscitiĝo".

Fluo priskribeblas kiel stato, en kiu la homa atento, motiviĝo kaj la ĉirkaŭaĵo produkteme harmonias.

En 1997, Mihály Csíkszentmihályi publikigis la grafikaĵon bildigitan dekstre. La diagramo bildigas la rilaton inter la de la individuo perceptata defio de tasko kaj la perceptata propraj kapablo. La grafikaĵo klarigas plian aspekton de fluo: ĝi nur ekestas se la aktivaĵo prezentas pli-ol-averaĝan personan defion (en la grafikaĵo supre de la centro) kaj bezonas pli-ol-averaĝan kapablon (en la grafikaĵo dekstre de la centro). La centro de la grafikaĵo, kie la sektoroj renkontiĝas, reprezentas la individue averaĝajn nivelojn de defio kaj kapablo. Ju pli for de tiu centro troviĝas individua sperto, des pli intensa estas la percepto de la mensa stato reprezentata fare de la diverskoloraj sektoroj.

Sperti aktivaĵon en stato de fluo[redakti | redakti fonton]

Por sperti aktivaĵon en stato de fluo, necesas ke la ago estu plaĉa al la aganto, kaj la persona defio sukcese plenumi la taskon estu tiom alta ke ĝi bezonas plenan koncentriĝon. Tamen la tasko ne rajtas esti tiom malfacila ke ekestus la sento de troŝarĝiĝo, ĉar tiam la plenumo de ĝi ne plu sentiĝus senpena (vidu la elementon 5 en la supra listigo).

La atingo de tia stato kreas plenan koncentriĝon kaj motiviĝon, kiu forgesigas pri tempo kaj pri la ĉirkaŭaĵo. Ĉiuj movoj de la korpo kaj la menso en la stato de fluo estas farataj en harmonia, senpena kunordigo.

Fluo en psikologia senco estas mensa stato kaj ne iu teknika kapablo. Por la sperto de la stato necesas ke ne iuj eksteraj ĝenoj perturbu la aganton. Fluon povas sperti ĉiu, ne necesas lerni iujn teknikajn kapablojn, kaj la stato de fluo ne ligatas al difinita speco de aktivaĵo.

Ekzemploj[redakti | redakti fonton]

La germana esploristo pri konduto Bernt Spiegel aplikas la terminon fluo inter alie al specialigitaj aktivaĵoj kiel la stirado de veturiloj. Li aparte esploras la stiradon de motrocikloj kaj intenss studas la riskon en stato de fluo iĝi tro malatenta pri eblaj danĝeroj de la motorciklado.

Multaj sukcesaj komputilaj ludoj al la ludanto donas senton de fluo, taskigante la aganton per rapide sinsekvaj laboroj de meza malfacilo, kiuj prezentas defion sed kun granda ŝanco estas sukcese plenumeblaj. La klasika komputila ludo "Tetris", kiu ekde jardekoj fascinas ludantojn en stato de fluo, montras ke la unuopa defio ne devas esti aparte komplika aŭ inteligenta - tro pensigaj taskoj per pli alta risko de malsukceso eĉ povas ĝeni kaj interrompi la staton de fluo.

Per ĉiu el la homaj sensoj eblas sperti la staton de fluo. Kondiĉo por la - foje persone surpriza kaj subita - eniro en la staton de fluo estas la antaŭa preteco rezigni pri skeptika distanco al la aktivaĵo kaj psike plene malfermiĝi al travivo de la ago.

Fluo aparte ofte sentiĝas en plenumo de sportaj disciplinoj bone regataj de la individuo. Apartan gravecon havas la dancado, ĉar "dancado probable estas la plej malnova kaj plej signifa fluo-aktivaĵo, kaj pro la tutmonda raviĝo pri dancado kaj pro la komplekseco de la ago" (Mihály Csíkszentmihályi). Ankaŭ en muzikado, pentrado aŭ la ĝojo pri ludado homoj povas senti intensan staton de fluo. Mihály Csíkszentmihályi ekzemple intervjuis grandan nombron de ŝak-ludistoj diverskapablaj pri iliaj motivoj aparte raviĝi pri ŝako: Li trovis ke ĝuste ĉar ŝako estas relative komplika ludo, ĝi ebligas vastan gamon de individuaj spertoj de fluo.

Aludoj al la koncepto de fluo en tradiciaj parolturnoj[redakti | redakti fonton]

Pluraj tradiciaj nacilingvaj esprimoj atentigas pri karakterizaĵoj de la fluo. Ekzemplo estu la germanlingva parolturno "Dem Glücklichen schlägt keine Stunde", en Esperanto pli-malpli "la feliĉulo ne atentas pri la tempo": Ja grava elemento de la fluo estas malatenti pri la tempopercepto.

La germana filozofo Arthur Schopenhauer skribis ke "La feliĉo estas ne pli ol la manko de enuo" (origine germanlingve "Das Glück ist nicht mehr als die Abwesenheit der Langeweile." La sento de fluo laŭ la supra priskribo ja nur ekestas se eblas forigi la senton de enuo, do la percepton ke la farata tasko estas tro facila kaj ne estas persona defio.

Literaturo kaj pliaj informoj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. germanlingva artikolo de Peter Findeisen (2006): Die Qualitäten des Herzens in der Psychotherapie ("la kvalitoj de la koro en la psikoterapio"), paĝo 13
  2. Mihály Csíkszentmihályi, "Das Flow-Erlebnis - Jenseits von Angst und Langeweile im Tun aufgehen", 8-a eldono 2010, paĝo 69 (germana traduko de la verko "Beyond Boredom and Anxiety - The Experience of Play in Work and Games" de 1975)
  3. Mihály Csíkszentmihályi, Finding Flow, 1997.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]