Mihály Csíkszentmihályi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mihály Csíkszentmihályi
Persona informo
Mihaly Csikszentmihalyi
Naskonomo Csíkszentmihályi Mihály Robert
Naskiĝo 29-an de septembro 1934 (1934-09-29)
en Fiume, tiam Italio (nun Rijeko en Kroatio)
Morto 20-an de oktobro 2021 (2021-10-20) (87-jaraĝa)
en Claremont
Lingvoj anglahungaraitala vd
Ŝtataneco HungarioUsono vd
Alma mater Universitato de Ĉikago vd
Familio
Infanoj Christopher Csíkszentmihályi • Mark Csikszentmihalyi vd
Profesio
Okupo psikologo
Laborkampo psikologiopozitiva psikologio vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Mihály Csíkszentmihályi, prononco [MIhaj ĈIKsentmihaji], IFA [ˈmihaːj ˈtʃiːksɛntmihaːji], estis hungardevena emeritiĝinta profesoro pri psikologio de la Universitato de Ĉikago. Li naskiĝis la  29-an de septembro 1934(nun 1934-09-29) kaj mortis la 20-an de oktobro 2021. Mihály Csíkszentmihályi konsideratas grava reprezentanto de la skolo de pozitiva psikologio.

La sciencisto naskiĝis kiel filo de la hungaria konsulo en Fiume, tiam Italio (nun Rijeko en Kroatio), kaj en aĝo de 22 jaroj elmigris al Usono. Interalie li gvidis la fakon pri sociaj sciencoj kaj antropologio en la universitato Lake Forest College en Ilinojso kaj nun instruas gvidadon de entreprenoj en la Claremont Graduate Universitato en Kalifornio, kvankam plej konatas lia profesoreco pri psikologio de la Universitato de Ĉikago.

Lia familnomo samas formon de la hungaran nomon de la rumania komunumo Mihăileni, Csíkszentmihály.

Stato de fluo[redakti | redakti fonton]

TimoEkscitiĝoFluo (psikologio)TrolernadoMalstreĉiĝoTediĝoApatioZorgiĝo
Mensa stato en rilato inter la niveloj de defio kaj kapablo[1]. Klikebla grafikaĵo.

En 1975 li priskribis la mensan staton de fluo en psikologia senco. Sekve li anglalingve publikigis multajn verkojn pri tiu temo, tradukitajn en vastan gamon da pliaj lingvojn, kaj konsideratas la plej elstara sciencisto pri tiu temo.

Tamen li ne estis la unua, kiu malkovris la koncepton: Jam ekzemple la germana-juda pedagogo Kurt Hahn en 1908 verkis pri koncepto de li nomata "kreiva pasio", germanlingve schöpferische Leidenschaft, kaj la itala pedagogino Maria Montessori pri fenomeno en ŝia verkaro germanlingve nomata Polarisation der Aufmerksamkeit, do “polusigo de la atento” – itale kaj esperante kutime simple nomata[mankas fonto] “fenomeno Montessori” – ambaŭ konceptoj esence priskribas la samon kiel la vorto fluo de Csíkszentmihályi.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Verkoj de Csíkszentmihályi inkludas interalie:

  • 1975: Beyond Boredom and Anxiety – The Experience of Play in Work and Games'' (angle, "Trans tediĝo kaj timo – la sperto de ludado en laboro kaj ludoj"), San-Francisko, Florido, en germana traduko
    • Das Flow-Erlebnis. Jenseits von Angst kaj Langeweile im Tun aufgehen (La fluo-sperto. Trans tediĝo kaj timo merĝiĝi en la ago), same 1975, 8-a senŝanĝa eldono 2010, eldonejo Klett, Ŝtutgarto
  • 1990: Flow: The Psychology of Optimal Experience, Novjorko, eldonejo Harper & Row.
  • 1993: The Evolving Self: A Psychology for the Third Millenium, Novjorko, eldonejo Harper Collins.
  • 1996: Creativity: Flow and the Psychology of Discovery and Invention (Kreivo: fluo kaj la psikologio de malkovro kaj invento), eldonejo Harper Perennial, Novjorko. ISBN 0-06-092820-4, en nederlanda traduko
    • Creativiteit: over 'flow', schepping en ontdekking, eldonejo Boom, Amsterdamo 1998, ISBN 90-5352-373-1, en germana traduko
    • Kreativität. Wie Sie das Unmögliche schaffen und Ihre Grenzen überwinden (Kreivo: kiel eblas atingi la neeblan kaj superi viajn limojn), eldonejo Klett-Cotta, Ŝtutgarto 1997, ISBN 3-608-91774-8 kaj en franca traduko
    • La créativité. Psychologie de la découverte et de l'invention, eldonejo Robert Laffont, Parizo kaj Montrealo 2006, ISBN 2-221-10301-7.
  • 1997: Finding Flow: The Psychology of Engagement with Everyday Life (Trovi fluon – la psikologio engaĝiĝi pri ĉiutaga vivo), Novjorko, eldonejo Basic Books.
  • 2001: Good Work: When Excellence and Ethics Meet (Bona laboro: kiam renkontiĝas elstareco kaj etiko), Novjorko, eldonejo Basic Books.
  • 2003: Good Business: Flow, Leadership and the Making of Meaning (Bona komerco: fluo, gvidado kaj la kreo de signifo), Novjorko, eldonejo Viking.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  1. Mihály Csíkszentmihályi, Finding Flow, 1997.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]