Maria Montessori

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Maria Montessori
Maria Montessori 1913
Maria Montessori 1913
Persona informo
Nomo Maria Montessori
Dato de naskiĝo 31-a de aŭgusto 1870
Loko de naskiĝo Chiaravalle
Dato de morto 6-a de majo 1952
Loko de morto Noordwijk aan Zee
Okupoj pedagogo kaj psikiatro
Aĝo je morto 81
Portalo pri Homoj
v  d  r
Information icon.svg

Maria Montessori (naskiĝis la 31-an de aŭgusto 1870, en Chiaravalle, mortis la 6-an de majo 1952, en Noordwijk aan Zee) estis itala pedagogo kaj psikiatro

Ŝi estas mondkonata pro la montesoria pedagogio, unuamomente adoptita (ekde 1907) en la infanlernejoj (nomitaj “Domoj de la infanoj”), kaj poste plivastigita al ĉiutipaj kaj ĉiugradaj lernejoj.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Maria Montessori naskiĝis en Chiaravalle proksime al Ancona en burĝa familio. La gepatroi estis instruitaj personoj. La onklo de ŝia patrino estis la teologo kaj geologo Antonio Stoppani. Iliaj ideoj pri la kunligo inter teologio kaj natursciencoj certe influis la junan lernantinon.

Meze de la 1870-aj jaroj la familio translokiĝis al Romo, ĵus fariĝinta ĉefurbo de la unuiĝinta Italio. Jam en bazlernejo Maria interesiĝis pri natursciencoj kaj pro tio ŝi volis kaj sukcesis viziti teknikan lernejon malgraŭ la opono de la konservativa patro. Post la abiturientekzameno ŝi intencis studi medicinon, sed malgraŭ la studado en universitatoj estis konsentita al virinoj ek de 1875, la studado de medicino restis malpermesita al ŝi, ĉar ŝi ne ne estis farinta la abiturekzamenon en liceo.[1]. Pro tio inter 1890 kaj 1892 Maria studis natursciencojn kaj nur poste ŝi povis studi medicinon. Ŝi doktoriĝis en tiu fako en 1896 specialiĝante en psikiatrio.

Ŝi eklaboris kiel asistento en Universitata psikiatria kliniko en Romo, kie ŝi specialiĝis pri edukeblo de mense handikapitaj infanoj (tiam ĝenerale konsiderataj kiel needukeblaj). En tiu periodo ŝia kolego estis Giuseppe Montesano, kun kiu ŝi havis amrilaton. De tiu rilato naskiĝis la filo Mario. Maria akuŝis kaŝe en marto 1898 kaj fordonis la filon al familio en Vicovaro. Nur en 1913, post la morto de sia patrino, Maria prenis la filon en sia domo dirante, ke li estis sia nevo. Nur en sia testamento ŝi malkaŝis la veron.[2]. La rilato kun Montesano finis drame. Kiam Maria eksciis, ke li edziĝos kun alia virino, ŝi decidis vesti nur nigre pro funebro. La rezigno pri la filo kune kun la fino de la amrilato estis tutcerte grava okazo, kiu ŝanĝis la vivon de Maria.[3].

De 1898 ĝis 1900 ŝi laboris kiel estro de lernejo por klerigado de specialaj (terapiaj) pedagogoj kaj samtempe havis praktikon kiel infankuracistino en Romo. Pli poste (en 1904 - 1908) ŝi gvidis katedron pri antropologio en la Universitato en Romo.

La 6-a de januaro 1907 ŝi malfermis sian unuan lernejon en Romo - la "Casa dei Bambini" (Domo de Infanoj). En 1908 ŝi forlasis ĉiujn prestiĝajn postenojn kaj finis sian kuracistan laboron. Komenciĝis ŝia pli ol kvardekjara prelega kaj verkista agado. En Romo ŝi partoprenis fondon de la unua asocio por disvastigo de siaj metodoj, kiu nomiĝis "Opera Montessori". Jam en 1913 ŝia metodo estis konata en Usono.

De 1914 ĝis 1924, koincide kun la unua mondmilito, Maria Montessori translokiĝis al Hispanio; reveninte al Italio, ŝi havis la apogon de Mussolini, jen ĉar ŝia metodo (kiu multe evoluigas elparolon kaj skribadon) estis aparte efika por kontraŭbatali analfabetecon, jen ĉar ŝia famo plikreskigis la internacian prestiĝon de la reĝimo.

Poste, tamen, faŝismo ekkonsciis, ke la principoj de la metodo Montessori estis en malakordo kun la eliteca kaj totaleca starpunkto de la reĝimo; en 1934, la lernejoj Montessori en Italio estis aŭtoritate fermitaj, kaj la samo okazis pro ordono de Hitler ankaŭ en Germanio kaj Aŭstrio.

En 1934, Maria Montessori estis devigita forlasi Italion; post vojaĝoj tra diversaj Landoj, ŝi ekloĝis en Hindio, kie ŝi estis trafita de la dua mondmilito, kaj internigita ĉar civitanino de malamika Lando. En Hindio ŝi fondis la "Association Montessori Internationale" (Internacian Montessori-Societon).

Liberigita en 1944, ŝi revenis al Italio en 1947, akceptita kun grandaj honoroj. Estis restarigita la Opera Montessori (senprofitcela Instanco), per la helpo de Rosa De Unterrichter Jervolino (patrino de Rosa Russo Jervolino, ĉi-lasta bone konata de la esperantistoj)

Maria Montessori mortis la 6-an de majo 1952 en Noordwijk (Nederlando), kien ŝi estis portempe translokiĝinta. Sur ŝia tombo estas skribite, en itala lingvo: «Io prego i cari bambini, che possono tutto, di unirsi a me per la costruzione della pace negli uomini e nel mondo» (Mi preĝpetas la infanojn, kiuj povas ĉion, kuniĝi al mi por la konstruo de la paco en la homoj kaj en la mondo).

Montessora pedagogio de eduko, kiun ŝi kreis, estas divastigita en la tuta mondo. Malgraŭ la kritikoj kontraŭ la metodo en la 30-a kaj 40-a jardekoj, la metodo ankoraŭ nuntempe estas uzata kaj apartenas al la ĉefaj skoloj de reforma aŭ alternativa pedagogio. Nancy McCormick Rambusch revivigis la metodon en Usono en 1960 per fondo de "Montessori Society" (Montessori-Societo).

Pedagogio[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ Montesoria pedagogio

La metodo Montessori baziĝas esence sur du principoj: absoluta egaleco, sen klasaj distingoj kaj sen konkurencemo; spontaneco kaj memstareco de la infanoj, por kiuj la intruistino devas esti nur gvidantino, sen altrudoj.

La pedagogia vidpunkto de Montessori inkluzivas:

  • instruadon de infanoj en aĝaj grupoj de 3 jaroj (ekz.: 3-5, 6-9, 9-12) kaj speciala programo por adoleskantoj.
  • rigardon de infanoj kiel kompetentaj estaĵoj kiuj povas decidi.
  • observon de l' infano en sia medio kiel bazo por disvolviĝo de l' kurikulo.
  • uzon de lernilaro konvena al infanoj kaj la kreadon de medio favora al kompetenta produktado de propra funkcianta mondo.
  • partoprenon de gepatroj por inkluzivi bazan kaj propran atenton al higieno kiel antaŭkondiĉo de edukado.
  • projektadon de skalo de staĝoj de sentiva disvolvigo, kio antaŭzorgas fokuson por laboroj instruaj konvenaj al disvolvo de lingvaĵo, perfektiĝo de movoj kaj socia interagado.
  • gravecon de "absorba" menso, t. e., la motivado sen limo de l' infanoj por akiri kompetentecon pri sia propra medio kaj perfektigi siajn kapablojn kaj komprenon en ĉiuj sentivaj periodoj.
  • instruajn materialojn por mem-korektado.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


  1. En kelkaj fontoj oni legas, ke ŝi ne povis studi medicinon, ĉar ŝi estis virino. Sed laŭ aliaj fontoj jam en 1877 Ernestina Paper doktoriĝis en medicino. Vidu Luca Borghi, Il medico di Roma: Vita morte e miracoli di Guido Baccelli, Armando Editore, 2015. Konsultebla en Google Libroj a paĝo 238.
  2. Bruno Vespa, Donne d'Italia, Edizioni Mondadori, 2015. Trovebla en Google Libroj en paĝo 369. ISBN 9788852069987.
  3. Montessori Maria