Mihăileni (Harghita)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mihăileni
Komunuma sidejo
komunumo en Rumanio
Lando  Rumanio
Distrikto Harghita
Alinome Csíkszentmihály (hungare)
Iama hungara departemento Csík
Situo 46° 29′ N, 25° 50′ O (mapo)46.47525.832222222222Koordinatoj: 46° 29′ N, 25° 50′ O (mapo)
Mihăileni (Harghita) (Rumanio)
Mihăileni (Harghita) (Rumanio)
DMS
Alto super maro 743 m
Poŝtkodo 537200
Loĝantaro
– komunumo 2 666
– vilaĝo 906
Kodo laŭ SIRUTA 85083
vdr
Rom-katolika preĝejo
Situo de Mihăileni en la distrikto

Mihăileni [mihəjlenj], hungare Csíkszentmihály [ĉiksentmihaj], estas komunumo en Rumanio norde de Miercurea Ciuc. Administre apartenas al ĝi la vilaĝoj Văcărești, Nădejdea kaj Livezi.

Historio[redakti | redakti fonton]

Ĝia unua skriba menciaĵo estas el 1333 kiel ekleziejo. En 1694 la tataroj forbruligis la vilaĝon. Ĝis Trianona traktato en 1919 kaj inter Dua Viena Arbitracio en 1940 kaj Ŝtatrenverso en Rumanio de 1944, Csíkszentmihály apartenis al Hungario, al Csík.

En 1907, Béla Bartók kolektis tie 5 popolmelodiojn.

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

En 1910 la loĝantaro nombris 2 543 (hungaroj, rumanoj); kaj 2 186 (75 % da hungaroj, 25 % da rumanoj) en 1992.

En 2002, en la komunumo loĝis 2 666 personoj, kaj en la vilaĝo 906.

Gravaj personoj[redakti | redakti fonton]

Notinde, la fama hungardevena usona psikologo Mihály Csíkszentmihályi portas la hungaran nomon de ĉi tiu vilaĝo, aŭ pli ekzakte: Mihály de Csíkszentmihály.

Nomoj pri Sankta Mikaelo[redakti | redakti fonton]

Jen komunumnomoj pri Sankta Mikaelo en Transilvanio. Pro la grandeco de la tabulo, por la ceteraj en Hungara reĝlando, vidu Alsómihályi.

Almásszentmihály Alsószentmihály Bégaszentmihály Csíkszentmihály
Felsőszentmihály Mezőszentmihály Nádasszentmihály Németszentmihály
Székelyszentmihály Szentmihály Tordaszentmihály

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Szőcs Vince – Dr. Szőcs András: Lármafák öröksége. Csíkszentmihály. Őrhelyen a huszonnegyedik órában. (vilaĝmonografio) 2008.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]