Secuieni
Secuieni | ||
---|---|---|
Komunuma sidejo | ||
Lando | ![]() | |
Distrikto | Harghita | |
Alinome | Újszékely (hungare) | |
Iama hungara departemento | Udvarhely | |
Situo | 46° 16′ N, 24° 58′ O (mapo)46.26083333333324.973333333333Koordinatoj: 46° 16′ N, 24° 58′ O (mapo) | |
| ||
Alto super maro | 376 m | |
Poŝtkodo | 537290 | |
Loĝantaro | ||
– komunumo | 2.802 (en 2009) | |
– vilaĝo | 703 (en 2002) | |
Kodo laŭ SIRUTA | 85591 | |
Secuieni [sekujenj] (hungare: Újszékely [u:jse:kej]) estas komunumo en Rumanio laŭ la rivero Târnava Mare, sudokcidente de Cristuru Secuiesc. Administre apartenas al ĝi Eliseni, Bodogaia.
Loĝantaro[redakti | redakti fonton]
En 1910 ĝi havis 836 kaj en 1992 628 loĝantojn (83 % da hungaroj).
Laŭ la loĝantaro la vilaĝo Secuieni estas la malplej granda el la tri komunumaj partoj, sed ĝi situas trafike plej oportune. La nacia vojo DN13C ligas ĝin kun Bodogaia; por iri al Eliseni oni tamen devas unue iri al Șoard en la najbara distrikto Mureș.
Historio[redakti | redakti fonton]
La unua skriba mencio pri Secuieni estas el 1448. Ĝis 1919 kaj inter 1940 kaj 1944 ĝi apartenis al Hungario (Udvarhely).
Fonto[redakti | redakti fonton]
- Magyar nagylexikon, 1–18, 1993–2004, Budapest.
Gravaj personoj[redakti | redakti fonton]
- Pál Révay (11-a de septembro 1840 – Sepsiszentgyörgy, 3-a de junio 1903): verkisto.
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]
-
Situo en la distrikto
-
Reformit-rita preĝejo
|