Voșlăbeni [voŝlebenj] (hungare: Vasláb [vaŝlab]) estas komunumo en Rumanio sude de Gheorgheni. El ĝia teritorio memstariĝis en 1956 la vilaĝo Izvorul Mureș, sed de 1968 ĝi administre denove apartenas al ĝi.
En 1910 Voșlăbeni havis 940 loĝantojn (rumanoj, hungaroj); en 1992 2 mil 53 (60 % da rumanoj). Ĝi estis unue menciita skribe en 1721. La teritorio estis la bieno de familio Lázár, kiu popolumis ĝin per rumanoj el Moldavio. Ĝis 1919 kaj inter 1940 kaj 1944 ĝi apartenis al Hungario (Csík vármegye). La grekokatolika preĝejo estis konstruita en 1864. Administre apartenas al ĝi Izvoru Mureșului.