Mugeni

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mugeni
Komunuma sidejo
Lando Flago-de-Rumanio.svg Rumanio
Distrikto Harghita
Alinome Bögöz (hungare)
Iama hungara departemento Udvarhely
Situo 46° 15′ N, 25° 13′ O (mapo)46.25777777777825.213333333333Koordinatoj: 46° 15′ N, 25° 13′ O (mapo)
Alto super maro 438 m
Poŝtkodo 537205
Loĝantaro
– komunumo 3 722 (2009)
– vilaĝo 1 042 (2002)
Kodo laŭ SIRUTA 85136
Information icon.svg
vdr

Mugeni [muĝenj] (hungare: Bögöz [bogoz][1][2]) estas komunumo en Rumanio en la valo de la rivero Târnava Mare sudokcidente de Odorheiu Secuiesc. Administre apartenas al ĝi Aluniș (Mugeni), Beta, Lutița, Tăietura, Porumbenii Mari, Porumbenii Mici, Betești, Mătișeni, Dobeni, Dejuțiu.

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

En 1910 la vilaĝo Mugeni havis 1 112 loĝantojn, kaj en 1992 1 028 (99 % da hungaroj). En la censo de 2002 la 1 042 loĝantoj deklaris jenajn etnecojn[3] kaj preferatajn lingvojn[4]:

Etneco Nombro Elcentaĵoj
hungaroj 1023 98,2 %
rumanoj 19 1,8 %
Lingvo Nombro Elcentaĵoj
hungara 1024 98,3 %
rumana 18 1,7 %

Ĉiuj vilaĝoj de la komunumo je la censo de 2002 konsistis nur el hungaroj, escepte de Mugeni mem kaj Betești, kiu tiam ankoraŭ apartenis al Mugeni, sed en 2004 transiris al Cristuru Secuiesc. Tial la censo registris en la komunumo 45 romaojn, kiuj preskaŭ ĉiuj vivis en Betești.

Historio[redakti | redakti fonton]

Ĝia unua skriba mencio estas el 1333 kiel ekleziejo. Ĝis 1919 kaj inter 1940 kaj 1944 ĝi apartenis al Hungario (Udvarhely).

Renomaj personoj[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Jékely Zsombor: A bögözi templom. (1996).

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Magyar nagylexikon, 1–18, 1993–2004, Budapest.
  2. Loknomvortaro de Transilvanio kaj de Moldavio (Rumanio)
  3. Recensământul populației și al locuințelor – martie 2002 (censo de la popolanoj kaj de la loĝejoj) (rumane) (XLS) (2002). Alirita 2013-09-18.
  4. Recensământul populației și al locuințelor – martie 2002 (censo de la popolanoj kaj de la loĝejoj) (rumane) (XLS) (2002). Alirita 2013-09-18.
  5. http://refkol.ro/orokseg/0180.htm Arkivigite je 2013-12-24 per la retarkivo Wayback Machine]
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.