Karen Horney

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Karen Horney
Persona informo
Naskiĝo 16-an de septembro 1885 (1885-09-16)
en Blankenese
Morto 4-an de decembro 1952 (1952-12-04) (67-jaraĝa)
en Nov-Jorko
Tombo Ferncliff Cemetery
Lingvoj angla
Ŝtataneco GermanioUsono
Alma mater Universitato Alberto Ludoviko de FrajburgoHumboldt-Universitato en BerlinoUniversitato de Göttingen
Familio
Edz(in)o Oskar Horney • Erich Fromm
Infanoj Brigitte Horney • Marianne Eckardt • Renate Horney
Okupo
Okupo psikiatro • psikoanalizisto • verkisto • psikoterapiisto
vdr

Karen Horney - naskiĝis la 16-an de septembro 1885 en Hamburgo-Blankenese; mortis la 4-an de decembro 1952 en Novjorko - estis german-usona kuracistino kaj psikoanalizistino.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Tre subtenite de sia patrino kaj de la pli aĝa frato, en 1906 kiel unu el la unuaj virinoj en Germanio ŝi komencis studi medicinon, por tio elektiĝis la universitato de Frajburgo. Ŝi renkontis la ekonomian studenton Oskar Horney (1883–1948) per sia kunstudanto Carl Müller-Braunschweig - kiu, kiel ŝi, poste fariĝus psikanalizisto. Oskarkaj Karen geedziĝis en 1909 kaj, kune kun ŝia patrino, translokiĝis al Berlino, kie ŝia edzo laboris en industria kompanio kaj ŝi daŭrigis siajn studojn ĉe la universitata klinikaro Charité [ʃaʀiˈteː].

Karen Horney naskis sian unuan filinon Sonni Brigitte (la pli posta aktorino Brigitte Horney) en 1911 dum ŝi ankoraŭ studis. En la sama jaro, kiel Müller-Braunschweig, kiu ankaŭ translokiĝis al Berlino, ŝi komencis psikanalizon ĉe Karl Abraham. Post ŝia ŝtata ekzameno je la fino de la jaro kaj ŝia praktika jaro en la hospitalo de la kvartalo Kreuzberg kaj en la privata psikiatria hospitalo Berolinum en Berlino-Lankwitz, la plej orienta kvartalo de la urbodistrikto Steglitz-Zehlendorf, ŝi ricevis sian licencon por praktiki medicinon en 1913. En 1915 ŝi doktoriĝis ĉe Karl Bonhoeffer pri psikozo post kapvundo. Jam en 1913 ŝi havis sian duan filinon Marianne, en 1916 venis la tria filino Renate.

En 1915 ŝi laboris mallonge kiel asistanto en la polikliniko de Hermann Oppenheim kaj poste ĝis 1918 en berlina psikiatria hospitalo. En 1919 ŝi malfermis sian propran praktikejon kiel psikanalizisto kaj laboris en la Berlina psikoanaliza instituto kiel trejna analizisto, sed restis malfermita al sugestoj de aliaj fontoj, tiel ke en 1928 ŝi estis en la estraro de la Berlina loka grupo de la trans-skola Ĝenerala Medicina Societo por Psikoterapio (germane Allgemeine Ärztliche Gesellschaft für Psychotherapie).

En 1932, Karen Horney forlasis Germanion por labori en Usono, unue kiel direktoro-asistanto sub Franz Alexander ĉe la Psikanaliza Instituto en Ĉikago. Antaŭ tio ŝi estis proksima al analizistoj kiel Wilhelm Reich kaj Erich Fromm en Berlino. En 1934 ŝi iĝis la vivpartnero de Fromm en Novjorko. Malgraŭ la furioza opozicio de la hungara psikanalizisto Sándor Radó, ŝi iĝis membro de la Novjorka Psikoanaliza Societo en 1935, kie ŝi ĝuis multe da sukceso en instruado kaj eldonado.