Donald Winnicott

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Donald Winnicott
Persona informo
Naskiĝo 7-an de aprilo 1896 (1896-04-07)
en Plymouth
Morto 25-an de januaro 1971 (1971-01-25) (74-jaraĝa)
en Londono
Mortokialo korinfarkto
Lingvoj angla
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio)
Alma mater Jesus College • St Bartholomew's Hospital
Familio
Edz(in)o Alice Buxton Winnicott • Clare Winnicott
Okupo
Okupo infankuracisto • psikiatro • psikoanalizisto
vdr

Donald Winnicott (naskiĝis la 7-an de aprilo 1896 en Plymouth kaj mortis la 25-an aŭ 28-an de januaro 1971 en Londono) estis angla infankuracisto kaj psikoanalizisto. Interalie, lia nomo ankaŭ ligiĝas al la skolo de pozitiva psikologio.

Kiam li en Londono komencis studi psikoanalizon, li konatiĝas kun Melanie Klein, kaj impresite de ŝi turnis sian ĉefan atenton de la pediatrio (infankuracado) al psikoanalizo, tamen sen iam membriĝi en la psikoterapia skolo de Melanie Klein. Anstataŭe li apartenis – kiel ekzemple ankaŭ Michael Balint - al la grupo de la nepartianoj aŭ la meza grupo de la brita psikanaliza asocio, kaj li estas konsiderata kiel unu el la plej gravaj propagandantoj de la tiel nomata objektrilata teorio, ekstere de la skolo de Melanie Klein.

Liaj konceptoj de la transira objekto kaj transira spaco estis precipe bone akceptataj inter ĉiuj psikoterapiistoj. Konatiĝas lia eldiro "Ne ekzistas tia afero kiel bebo", per kiu li volis esprimi, ke oni ne povas adekvate esplori kaj trakti bebon sen ĝia patrino, ĉar la du formas nedisigeblan diadon. Krome, Winnicott elpensis la esprimon "La malvera Mio" (The False Self, Das falsche Selbst, Le faux self).

Winnicott estas unu el la plej gravaj pioniroj de infana psikoterapio. Li povis uzi pli ol 60 000 kazojn traktitajn dum siaj kvardek jaroj da laboro en la infanmalsanulejo Paddington kaj en sia propra praktikejo.