Pozitivismo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

La scienca progreso komence de la 19-a jarcento en Eŭropo, pro la unua "Industria revolucio", igis la homon kredi sin sinjoro de la naturo. Pozitivismo aperis tiam kiel filozofia skolo, kiu emfazas la venkon de la scienco kontraŭ la metafizikaj revoj de la religio.

Tiusence, la pensa movado kreita de Isidore-Auguste-Marie-François-Xavier COMTE, aŭ simple Auguste Comte (1798-1857), diris, ke ĉiu scio pri la fizika mondo venas de "pozitivaj" (realaj) fenomenoj de eksperimentado kaj ili estas la nuraj validaj objektoj de intelekta esplorado.

Comte defendis la ekziston de agokampo, kie la ideoj rilatas logike kaj matematike, kaj kie sekve ĉia transcendenta aŭ metafizika serĉado ne pruvebla per eksperimentado estu malatentinda. Comte serĉadis sintezon de la pozitiva scio de la unua duono de 19-a jarcento, ĉefe en la fiziko, kemio kaj biologio. Li celis la estigon de "morala fiziko", (la "sociologio"), kiu reformulos la socian bildon de tiama Eŭropo, malstabiligita pro la novaj laboraj rilatoj, kiuj aperis kun la industria kapitalismo.

En la unua etapo de siaj laboroj, Comte havis kiel gvidanton la teoriiston, de utopia socialismo, la grafon de Saint-Simon (Claude-Henri de ROUVROY, 1760-1825), kies sekretario li estis . En sia verko Kurso de Pozitiva Filozofio (Cours de Philosophie positive) (1830-1842), Comte ekmontris la bazon de sia doktrino, kies elementoj teoriaj temis pri la "leĝo de tri stadioj" de la homa historia disvolviĝo: la teologia, la metafizika kaj la pozitiva.

En la teologia stadio, la homo komprenas la mondon per la naturaj fenomenoj, sed pensas ilin diaj; ĉi tiu stadio finiĝas en la monoteismo. En la metafizika stadio, la interpretado de la mondo estas bazita sur abstraktaj konceptoj, ideoj kaj principoj. Finfine, en la pozitiva stadio, la homo sin limigas al montro de fenomenoj kaj al fiksado de iliaj konstantaj rilatoj laŭ ordo kaj sameco. En ĉi tiu stadio, la kaŭzoj kaj esencoj de la fenomenoj estas metitaj flanken por evidentigi iliajn senŝanĝajn leĝojn, ĉar la pensado devas organizi, ne malkaŝi. La celo de la pozitivisma filozofio estas sistemiga organizado de la sciencoj. Laŭ Comte jam ses sciencobranĉoj atingis pozitivan stadion, kiujn li ordigis je piramida hierarkio: en la bazo estas la matematiko, poste en dua etaĝo astronomio, fiziko kemio, kaj en tria biologio kaj sociologio al kiuj aldoniĝis poste la scienco pri la moralo.

En alia verko, Diskurso pri la tuto de Pozitivismo (1848), Comte eliris el la pozitiva realo por atingi moralajn kaj socialajn signifojn celante reorganizi la socion, per la supereco de la amo kaj sensiveco je racionalismo.

El Meĥaniko, Comte prenis la konceptojn de statiko kaj dinamiko kaj aplikis ilin al studoj de sociaj fenomenoj. Li vidis ambaŭ en reciprokaj opono kaj komplementeco. Statiko estas la interna deziro de ĉiuj civilizitaj socioj je ordo, dinamiko estas la progreso. Laŭ Comte necesas harmoniigi ilin. Lia moto: "Ordeno kaj Progresso" estis adoptita en la brazila nacia flago laŭ sugesto de kolonelo Benjamin Constant unu el fondantoj de brazila respubliko en 1889.

La kulmino de ĉi tiu tezo estas la "homarana religio". La pozitiva filozofio kreis ankaŭ teorion pri reformo de socio kaj religion.

La Homaranismo de Comte[redakti | redakti fonton]

Laŭ Comte, la homaro esta dia, sed al ĝi ne ĉiuj homoj apartenas, nur tiuj kiuj kontribuis al la kolektiva progresado. Do nur la herooj, la reĝoj, la sanktuloj, fine la gravuloj, apartenas al la homaro laŭ lia kompreno kaj ne la simpla popolo. Krom tio, Comte estis profunde virŝovinisma kaj postulis la forigon de agoj de virinoj el la historia memoro.

Comte ankaŭ estis naciisma, kaj postulis ke estu centraj kaj periferiaj popoloj. Centra popolo estas la franca, kaj eĉ por la brazilaj pozitivistoj, franca politiko estis ĉiam pli grava ol nacia politiko. Pro tio dum preskaŭ cent jaroj la brazila registraro, forte influite de pozitivismaj ideoj, apogis ĉiujn francajn internaciajn politikojn.

Skismo[redakti | redakti fonton]

Dua fazo de laboroj de Comte prezentas lia verko La Sistemo de Pozitiva Politiko (Le Système de politique positive) (1851, 1854), kiu difinas la "homaranan religion", kies liturgio estas bazita sur la katolika, kiel montras la verko La Pozitivisma Katekismo (Catéchisme positiviste) (1852).

Tiel la doktrino positivisma gajnis religian aspekton, kun kredo en la scienco. Tia disigo en la Comte-a pensado, ankaŭ dividis siajn anoj je du flankoj: la ortodoksaj, kiuj sekvis Comte-n en lia religia periodo, kaj la heterodoksaj, kiuj restis en la scienca kaj filozofia periodo de pozitivismo.

Homarana Eklezio[redakti | redakti fonton]

Templo Positivista em Porto Alegre.JPG

La Pozitivisma Eklezio estis kreita de Comte por adori la homaron, ankaŭ nomata "La Grandan Eston", sub la figuro de sia platonika amantino Clotilde de Vaux.

La Homarana Eklezio intencis superi la katolikismon surbaze de la aksiomo: "oni povas detrui nur tion, kion oni anstataŭigas". En tiu fazo de sia pensado, Comte defendis relativan integradon de virinoj en la "homaron" kaj ilian enkondukon en la modernan proletaron, alvokante ilin al "fundamenta renovigo". Tia simpatio al virinoj devenis de sia platonisma rilato kun Clotilde de Vaux kiun li nomis "anĝela disĉiplino". Ŝia frua morto eble kaŭzis la mistikan krizon de Comte kaj lian longan psikan depresion.

La "religio" pozitivisma estas "kontraŭteologia" kaj ne serĉis iun dion, sed kunigi la homaron per ritoj, rigardataj kiel psikologie bezonaj al homo. Aŭ kiel pozitivistoj diris: ĝia celo estas unuigi homon kun sia interno per amo kaj al sia ekstero per fido al dia homaro. La "Granda Esto", la dia homaro, estas, krom la sociaj leĝoj, la aro de la agadoj de gravuloj. Pro tio estas pozitivisma moto: "Ĉiam, iom post iom plu, iom post iom pli necese, estras la mortintoj la vivantojn".

La simboloj de Homarana religio estas statuo de Patrino kiu reprezentas la homaron, altaro kaj tri rozoj.

Kvankam la Pozitivismo nur en Brazilo kreis veran eklezion, kun sacerdota "kasto" kaj "Progresa Templo", estis multaj "kirkoj" pozitivismaj en latinamerikaj landoj.

Pozitivisma Kalendaro[redakti | redakti fonton]

Krom religio, Comte proponis ankaŭ kalendaron, en kiu la monatoj rilatas al gravuloj, kiel Karolo la Granda.

La pozitivisma kalendaro havas 13 monatojn kun 28 tagoj kaj 4 semanoj. La monatoj ĉiam komencas en lundo kaj finas per dimanĉo. La kroma tago estas dediĉita al kulto de mortuloj. En superjaro unu plia tago estas dediĉita al "sanktaj virinoj". Ĉiuj tagoj estas dediĉitaj al unu aŭ du gravuloj el la "Grandaj Genioj" de la homaro. La jaro 1 komencis en la 1-a de januaro 1789, pro la Franca Revolucio.

La monatoj estas: Moseo, Homero, Aristotelo, Arkimedo, Cezaro, Sankta Paŭlo, Karolo la Granda, GUTENBERG, Shakespeare, Kartezio, Frederiko kaj BICHAT.

Pozitivismo en Brazilo[redakti | redakti fonton]

Brazilo estas la dua hejmolando de pozitivismo. La pozitivisman penson alvenigis al Brazilo ĉirkaŭ 1850 junuloj studintaj en Francio. Kelkaj el ili estis studentoj de Comte.

La ĉeesto de la doktrino positivisma, en ĝia flanko scienca, en Brazilo estis videbla ekde 1850, kiam ĝi aperis en Milita Lernejo, poste en Lernejo Pedro Dua, en Mararmea Lernejo, en Medicina Fakultato kaj en Politeknika Lernejo en Rio-de-Ĵanejro. La religia flanko montriĝis en "Apostolado Positivista" (Pozitivisma Apostolaro), klubo kreita en 1881 de Miguel Lemos kaj Raimundo Teixeira.

La pozitivismo en Brazilo estis filozofia reago kontraŭ la katolika doktrino, ĝis tiam la ununura, kiu ekzistis en la lando. La unua povitivisma verko en Brazilo, estis As Três Filosofias (La tri filozofioj) de Luís Pereira Barreto en 1874. Du jarojn poste, estis fondita la "Sociedade Positivista Brasileira" (Brazila Pozitivisma Societo), semo de la "Homarana Eklezio" (Igreja da Humanidade) en Rio-de-Ĵanejro. Sed la diskoniga nukleo de pozitivismo translokiĝis al Recifo pro agado de Tobias Barreto, poste de Sílvio Romero kaj Clóvis Bevilácqua.

Influo en la Brazila Respubliko[redakti | redakti fonton]

La heterodoksaj sciencaj pozitivistoj en Brazilo estis moderaj monarkianoj, la ortodoksaj religiaj estis radikalaj respublikanoj. Ĉi tiuj serĉis en Comte teorian bazon por estonta brazila respubliko.

La brazila respublikismo havis du flankojn: unu estis liberala-demokratia, inspirita de la Usona modelo, kaj la alia totalitarisma, inspirita de l' Pozitivismo. La pozitivistoj volis, ke respubliko estu provizora reĝimo ĝis la atingo de la "sociokacio" dezirata de Comte.

Kiam, en la 15-a de novembro 1889, okazis puĉo kontraŭ la imperiestro kaj la estigo de la respubliko en Brazilo, la antaŭaj monarkismaj heterodoksaj sciencaj pozitivistoj transprenis la potencon.

Multaj estis la influoj al la formala organizo de la nova Brazila Respubliko, inter ili menciindas la moto Ordem e Progreso ("Ordo kaj Progresado") kaj la astronomia distribuo de la steloj en la brazila flago, la disigo de eklezio kaj ŝtato, la dekreto de feriaj tagoj, la civila geedziĝo kaj la religia libereco, la fino de anonimeco en ĵurnaloj, la abrogacio de kontraŭkatolikaj leĝoj kaj dekretoj; federaciismo kaj reformo en la eduksistemo.

Politika Evoluo[redakti | redakti fonton]

En la komenco de la 20-a jarcento, ekaperis en Brazilo aliaj sociaj ideoj, kiel anarkiismo kaj komunismo, kiuj konkurencis kun pozitivismo. Aliflanke, la ortodoksa religia pozitivismo, pro sia naiveco, preskaŭ malaperis. La heterodoksa pozitivismo luktis ankaŭ kontraŭ konservativaj politikaj fortoj. La ĉefaj pozitivistaj figuroj de tiu periodo estis Júlio de Castilhos kaj, poste, Antônio Borges de Medeiros (1863-1961), kvarfoje subŝtatestro de Suda Rio-Grando, kaj fine Getúlio Vargas (1883-1954).

Kiam Vargas puĉis en 1930, li intencis estri absolute, sen konstitucio, kaj finis la "provizoran" respublikan periodon de la brazila historio. En 1932 la Pro-Konstitucia Revolucio en San-Paŭlio devigis Vargas-on akcepti novan konstitucion en 1934, sed en 1937 li denove puĉis kaj kreis la "Novan Staton", en kiu li intencis anstataŭigi la parlamenton per scienca akademio. Sed tiam la influo de la faŝismo en Brazilo jam estis tre forta, kaj la diktaturo de Vargas fariĝis iom post iom pli faŝisma ol pozitivisma.

La diktaturo de Vargas finiĝis en 1945, de tiam la pozitivismo, miksita kun faŝismaj ideoj, fariĝis nur eĥo en la brazila politika pensado.

Hodiaŭe ankoraŭ estas "Homarana Eklezio" en Rio-de-Ĵanejro kun dekkelkaj anoj rigardataj kiel "vivantaj fosilioj".

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

En la angla:

En la portugala:

En la franca: