Diskuto:Pozitivismo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Mi tute ne kompetentas en filozofio kaj mi konfesas, ke estas malfacile korekti lingve tekston, kiun oni apenaŭ komprenas kaj kies vortaron oni ne posedas. Tamen mi atentigas pri kelkaj detaloj:

Oni ne diras: «Ili opinias ilin diajn» sed «Ili opinias ilin diaj», ĉar diaj ĉi tie ne estas epiteto sed atribuaĵo.

Zamenhofaj ekzemploj donitaj en PAG:

  • Ili ne plu povas teni la okulojn malfermitaj
  • Kiel infero ni englutos ilin vivaj


En la tria paragrafo: «ĉia transcendenta aŭ metafizika serĉado ne pruvebla per eksperimentado estas malatentinda». Mi preferas estu, ĉar ŝajnas al mi, ke Comte konsilas. Sed (mi ripetu) mi ne povas eniri sufiĉe en la sencon de la teksto.


Karulo, vi estas libera korekti. Roberto 06:49, 21. Feb 2005 (UTC)


Mi uzis la vorton doldrumo por traduki la portugala "depressão", en la angla "doldrum". Tiu estas mensa malsano. Montanesko atentigis ke tiu vorto (doldrumo) eble ne ekzistas en Esperanto. Ĉu estas depresiodeprimo?


En PIV mi trovas malvigleco (aŭ malvigliĝo) kaj deprimo. Pro mia aĝo mi plu estas PIV-ano kaj PAG-ano (ne pagano). Keskastel 10:42, 21. Feb 2005 (UTC)

Karaj "amikoj de la filozofio"! Pri la supra rimarko rilate la trian paragrafon; Estis mi kiu ŝanĝis estu al estas, kaj kiel "kulpulo" mi jene defendas tiun uzon:

Comte defendis la ekziston de agokampo, kie la ideoj rilatas logike kaj matematike, kaj kie sekve ĉia transcendenta aŭ metafizika serĉado ne pruvebla per eksperimentado estas malatentinda.

La ĉefa parto de la frazo estas: Comte defendis la ekziston de agokampo. Kio sekvas ne esprimas deziron aŭ esperon de Comte (tiam estu), sed simple priskribon de tiu agokampo, kiun C. defendas, kaj respondas al la demando: Kia estas la agokampo, kies ekziston C. defendis? (Aŭ: Kio okazas tie?). Respondo: Tie [1.] (tio) rilatas (tiel) [2.] (tio) estas (tia). Krome ni ekscias, ke [2] estas konkludo el [1].

Deziro, rekomendo aŭ espero ja esprimas "ind", sed interne de la vorto maltatendinda.

Resume: ĉi tie la uzo de estu estas malrekomendinda... (kaj tamen ekzistas pli gravaj demandoj en la mondo). Kompreneble oni povas ankaŭ eviti ĉian dubon, se oni reskribas la tutan frazon en alia formo (eble eĉ pli simpla kaj eleganta).

Pri "depressão": ambaŭ vortoj estas uzataj. Se mi komprenis ĝuste, en la teksto temas pri malsana psika stato kaj tiukaze mi persone preferus "depresio", sed troveblas ankaŭ multaj ekzemploj de la uzo de deprimo kun tiu signifo.Montanesko 11:08, 21. Feb 2005 (UTC)


Mi ripetas, kara amiko, ke mi ne estas filozofo. Laŭ kutima esprimo, filozofio por mi, kaj por miaj similuloj, estas la serĉado, en nigra ĉambro, de nigra kato... kiu estas en la apuda ĉambro. Oni kelkfoje aldonas, ke la marksisma filozofio ankaŭ estas la serĉado, en nigra ĉambro, de nigra kato, kiu estas en la apuda ĉambro, sed kriante laŭtvoĉe: «Mi ĝin tenas! Mi ĝin tenas!» Do, mi rezignas penetri en la profundan intencon de ĉia filozofia frazo kaj mi lasas al pli kompetentaj la zorgon trovi la plej ĝustan vorton aŭ formon por esprimi ion, kio ŝvebas tre super mi. Keskastel 12:22, 21. Feb 2005 (UTC)

Mo.:Ankaŭ mi ne estas filozofo, sed mi klopodas pensi pozitive; se ni ne trovas la katon ... ne gravas - ĝi trovos nin!

>"Aĥ", diris la muso, "la mondo mallarĝiĝas ĉiutage. Unue ĝi estis tiom larĝa, ke mi timegis, mi kuris plu kaj estis feliĉa, ke mi fine, dekstre kaj maldekstre en la malproksimo, vidis murojn, sed tiuj longaj muroj tiom urĝe konverĝas, ke mi estas jam en la lasta ĉambro, kaj tie en la angulo staras la kaptilo, en kiun mi kuras." "Vi devas nur ŝanĝi la kurdirekton", diris la kato kaj manĝis ĝin.<

Franz KAFKA: "Fabeleto", citita laŭ "Sonĝo kaj aliaj rakontoj" kolekto de tradukoj de Wilhelm LUTTERMANN

Pro tio mi malamas katojn! Mi sanĝis "doldrumo" je "psika depresio", eble redunda, sed, mi pensas, klara. Fine, mi metis vorton agokampo por traduki la portugala "campo de ação", mi ne scias se estas bone. Mi ankaŭ ne estas filozofisto, mi estas simpla "humanisto", mi lernis filozofion en lernejo kaj universitato, sed tre malprofunde. Roberto 20:58, 21. Feb 2005 (UTC)