Sonja Lyubomirsky

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sonja Lyubomirsky
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1966 (1966-11-30) (57-jaraĝa)
en Rusio
Lingvoj angla
Ŝtataneco Usono
Alma mater Universitato HarvardUniversitato Stanford • Maret School
Okupo
Okupo psikologoprofesoro • universitata instruisto
vdr

Sonja Lyubomirsky (jen kiel oni literumas ŝian nomon anglalingve en Usono, ruse Соня Любомирский, do Sonja Ljubomirskij, naskita la 14-an de decembro 1966) estas usona psikologino naskiĝinta en Rusia Soveta Federacia Socialisma Respubliko. Ŝia nomo ligiĝas al la skolo de pozitiva psikologio.

Ŝi estas profesoro en la Sekcio de Psikologio ĉe la Universitato de Kalifornio ĉe Riverside kaj verkinto de la furorlibro The How of Happiness: A Scientific Approach to Getting the Life You Want ("La Kiel de Feliĉo: Scienca aliro por akiri la vivon, kiun vi deziras"), libro de strategioj apogitaj per scienca esplorado kiu povas esti uzita por pliigi feliĉa.

Ŝi estas ofte citita en novaĵartikoloj pri pozitiva psikologio kaj feliĉo. En la libro The Only Self-Help Book You'll Ever Need ("La sola memhelpa libro, kiun vi iam ajn bezonos"), kritiko de memhelplibroj, la verkaĵo The How of Happiness de Lyubomirsky estas laŭdita kiel memhelpa libro kiu havas asertojn apogitajn per empiriaj datumoj.

Lyubomirsky ankaŭ estas kunredaktisto de la faka periodaĵo Journal of Positive Psychology ("Ĵurnalo de Pozitiva Psikologio").