Tina Tišljar

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Tina Tišljar
Persona informo
Naskiĝo la  27-an de junio 1988(nun 1988-06-27)
Lingvoj Esperanto
Nacieco kroata
Ŝtataneco Kroatio
Okupo
Okupo esperantisto
Esperanto
Aliaj aktivaĵoj vidu tekste
vdr

Tina Tišljar - naskiĝis la  27-an de junio 1988(nun 1988-06-27), do nun 35-jara - estas kroata esperantistino. Ŝi estas denaska esperantistino, vivas en Zagrebo, kaj post fruaj aktoraj spertoj en la drama grupo de Studenta Esperanto-Klubo nun studas en la Akademio de Drama Arto (kroate Akademija dramske umjetnosti aŭ ADU). Por la oficperiodo 2011 ĝis 2013 ŝi elektiĝis kiel membro de la estraro de TEJO - en la posteno de estrarano pri kongresoj. Krome laŭ la stato de printempo 2012 ŝi estas vicprezidantino de Kroatia Esperanto-Junulara Asocio, la landa sekcio de TEJO en Kroatio.