IJK 1988

El Vikipedio, la libera enciklopedio
IJK 1988
Loko Zagrebo,  Socialisma federacia respubliko Jugoslavio
Ekde 15-a de julio 1988
Ĝis 22-a de julio 1988
← Antaŭa Sekva →
vdr
centra placo bana Jelačića de Zagrebo

La 44-a Internacia Junulara Kongreso (IJK) de TEJO okazis inter la 15-a kaj 22-a de julio 1988 en la urbo Zagrebo de Kroatio, tiam ankoraŭ parto de Jugoslavio. La kongreson partoprenis 769 junaj esperantistoj - grandparte studentoj, lernejanoj kaj junaj laboristoj sub 30 jaroj. Ĝin organizis kongresa teamo el aktivuloj de Kroatia Esperanto-Junulara Asocio, la landa sekcio de TEJO en Kroatio.

En epoko, kiam ankoraŭ malfacilis vojaĝi inter la komunistaj kaj nekomunistaj ŝtatoj de Eŭropo, la kongreso estis aparte favora ŝanco por renkontigo de junaj esperantistoj el ambaŭ politikaj blokoj. Kiel en aliaj junularaj Esperanto-kongresoj, okazis variaj prelegoj kaj diskutrondoj pri la kongresa temo, kulturaj eventoj kaj organizaj kunvenoj de TEJO, interalie de ties komitato.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

kongresa insigno