IJK 2017

El Vikipedio, la libera enciklopedio
IJK 2017
Loko Aneho,  Togolando
Ekde 5-a de aŭgusto 2017[1]
Ĝis 12-a de aŭgusto 2017[2]
Organizanto Tutmonda Esperantista Junulara Organizo
Oficiala retejo ijk2017.tejo.org
← Antaŭa Sekva →
vdr

La 73-a Internacia Junulara Kongreso (IJK) de TEJO okazis de la 5-a ĝis la 12-a de aŭgusto 2017 en Aneho, Togolando.[3] La TEJO-estraro unue proponis okazigi ĝin en Burundo, kiel la unuan IJK-on en Afriko.[4]

La temo de la kongreso estis Viroj kaj virinoj kun siaj kulturoj. Partoprenis 110 homoj el 27 landoj en kvar kontinentoj. Ĉirkaŭ duono de la partoprenantoj venis el dek afrikaj landoj (21% virinoj kaj 79% viroj[5]), la alia duono el 13 landoj de Eŭropo.[6]

En la sama jaro la 102-a Universala Kongreso de Esperanto okazis en Seulo, Sud-Koreujo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. alirdato: 18-a de oktobro 2016, URL de referenco: http://tejo.org/blog/2016/08/27/ijk-2017-en-togolando/
  2. alirdato: 18-a de oktobro 2016, URL de referenco: http://tejo.org/blog/2016/08/27/ijk-2017-en-togolando/
  3. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2016-10-01. Alirita 2019-06-28.
  4. TEJO voĉdonas pri kongreso en Burundo. Libera Folio (27-a de majo 2016). Arkivita el la originalo je 2016-06-15. Alirita 9-a de junio 2016.
  5. Revuo Esperanto No 1317 de oktobro 2017, p. 196
  6. http://sezonoj.ru/2017/09/tejo-12/

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]