IJK 1939

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
IJK 1939
Loko Tervuren, Flag of Belgium (civil).svg Belgio
Ekde 7-a de aŭgusto 1939[1]
Ĝis 14-a de aŭgusto 1939[2]
← Antaŭa Sekva →
v  d  r
Information icon.svg

La 2-a Internacia Junular-Kunveno de Tutmonda Junular-Organizo (aranĝo poste konata kiel 2-a Internacia Junulara Kongreso de TEJO) okazis de la 7-a ĝis la 14-a de aŭgusto 1939 en Tervuren. Nur TJO-membroj rajtis partopreni.[3] Ĉeestis 350 esperantistoj, inter ili 60 plenkreskuloj.[4] Oni organizis aŭtobusajn karavanojn de Nederlando kaj Anglio al Tervuren. Ĉiuj partoprenantoj el Nederlando kaj Belgio devis kunporti sakon por pajlo kun kusenkovrilo. Kaj: "Neniu rajtas paroli inter la deka vespere kaj la sepa matene, por ke ĉiu bone ripozu."[5] Oni faris 45-minutan filmon pri la kunveno.[6]

Por 1940 oni akceptis proponon okazigi IJK-on en Bulonjo-ĉe-Maro. Ĝi tamen pro la dua mondmilito ne okazis; la 3-a IJK okazis nur en 1947 en Ipswich, Anglio.

Programo[redakti | redakti fonton]

Okazis dum la 2-a IJK la jenaj programeroj:[4]

  • Lundon: Interkona vespero kun komuna kantado kaj bonvenigaj vortoj de la prezidanto de TJO, Pieter Krijt, kaj la ĉeforganizanto de la IJK, H. Rainson.
  • Mardon: Vizito de muzeo pri Kongo en Tervuren, promenado, naĝado kaj ludado. Vespere inaŭguro de nova TJO-flago, prezentado de frisa danco kaj de teatraĵeto.
  • Merkredon: Piedira ekskurso al Bruselo. Vespere teatraĵetoj.
  • Ĵaŭdon: Filmado, ĉeesto de gazetaj fotistoj kaj raportistoj. Vespere filmo pri IJK 1938 kaj teatraĵeto.
  • Vendredon: Aŭtobusa ekskurso al Namur, Dinant, Hastières, Philippeville kaj Charleroi.
  • Sabaton: Laborkunsido de TJO. Festvespero kun teatraĵoj, kantado, dancado kaj deklamado; parton de ĝi disaŭdigis radiostacio de Bruselo.
  • Dimanĉon: Adiaŭa vespero kun ripetado de la plej brilaj prezentaĵoj.

Teatraĵoj[redakti | redakti fonton]

Interalie:

  • La Beliga Salono, teatraĵeto en unu akto, prezentita de la kimraj infanoj.[7]
  • La Najtingalo, teatraĵeto en du aktoj, laŭ fabelo de Hans Christian Andersen.[8]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  1. importita el: Vikipedio en Esperanto
  2. importita el: Vikipedio en Esperanto
  3. Internacia junularkunveno, en: La Juna Vivo, junio 1939, paĝoj 173 kaj 174.
  4. 4,0 4,1 La Juna Vivo, oktobro/novembro 1939, paĝo 58.
  5. Internacia junularkunveno, en: La Juna Vivo, julio 1939, paĝo 11.
  6. La Juna Vivo, aŭgusto/septembro 1939, paĝo 34.
  7. La Juna Vivo, decembro 1939, paĝoj 74–77.
  8. La Juna Vivo, aŭgusto/septembro 1939, paĝoj 17–24.