IJK-flago

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La IJK-flago dum la 75-a IJK en Liptovský Hrádok (2019)
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

La IJK-flago estas konkreta grandskala fizika realigo de la Esperanto-flago, kiu estas uzata dum la Internaciaj Junularaj Kongresoj (IJK) de TEJO. Dum la kongresoj ĝi kutime estas ekspoziciata fone de la scenejo en la ĉefa salono, kie okazas la plej grandaj kongresaj programeroj komunaj por ĉiuj partoprenantaj kongresanoj. Transdonado de la IJK-flago al organizantoj de la venonta IJK estas tradicia simbola programero kutime okazanta dum lasta vespero de ĉiu IJK. La IJK-flagon oni fizike portas al ĉiu IJK kaj por memorigi la kongresojn, kiujn ĝi ĉeestis, oni kutimas fine de la kongreso surkudri sur la flagon emblemon aŭ skribaĵon memorigantan pri la ĵus finiĝinta kongreso.

Nuna flago[redakti | redakti fonton]

La nuntempe uzata IJK-flago estas farita el dika verda ŝtofo. La blanka kampo, kiuj igas ĝin Esperanto-flago, estas pentrita per blanka farbo. Dekstran parton de la verda spaco sur la IJK-flago kovras surkudritaj rektangulaj ŝtofpecoj kun emblemoj kaj titoloj, kiuj rememorigas pri pli ol 30 pasintaj IJK-j, komencante ekde la 37-a IJK okazinta en 1981 en Oaxtepec. Proksimumaj dimensioj de la flago estas 370 centimetroj (larĝeco) oble 230 centimetroj (alteco), ĝia pezeco en 2008 estis 3,5 kilogramoj.

La IJK-flago dum la kongreso de 1986 en Israelo, kun mencio de la IJK 1985 en Germanio kaj tiu de 1986, kaj kun unu el la plej junaj kongresanoj de la israela IJK

Historio de la nuna flago[redakti | redakti fonton]

La nuna IJK-flago unue aperis dum la 37-a IJK en Oaxtepec en Meksiko, kiam ĝi fine de la aranĝo laŭ instigo de tiama TEJO-prezidanto Amri Wandel estis donacita al TEJO. Tamen ĝi poste kuŝis kelkajn jarojn forgesita en la Centra Oficejo en Roterdamo, ĝis ĝi denove aperis dum la 40-a IJK en Swanwick. Tiuokaze oni surkudris ŝtofpecon kun kongreslokoj kaj jaroj de la kvar ĝistiamaj IJK-j (Oaxtepec 1981, Leuven 1982, Debrecen 1983 kaj Swanwick 1984). Laŭ tradicio seninterrompe funkcianta ekde tiu kongreso, dum ĉiu IJK estas aldonata sur la flagon ŝtofpeco indikanta la kongreslokon kaj jaron, kutime ankaŭ la kongresan emblemon.

La IJK-flago pendiĝas fone dum kataluna prezento en la internacia vespero de la kongreso de 1988 en Kroatio
La IJK-flago fone dum diskuta programero de la kongreso de 1996 en Germanio
La IJK-flago fone dum popolmuzika koncerto de la kongreso de 2005 en Pollando

IJK 2006 kaj IJK 2007[redakti | redakti fonton]

Dum la 62-a IJK en Sarajevo la flago estis transdonita al Hải Lý Lại Thị, kiu persone kunportis ĝin al Hanojo en Vjetnamio, kie okazis la 63-a IJK.

IJK 2008[redakti | redakti fonton]

Post la 63-a IJK en Hanojo, kie ne okazis la solena transdono, la nuna flago kuŝis en la Centra Oficejo de UEA en Roterdamo, de kie ĝin portis la TEJO-prezidanto Gregor Hinker al Szombathely kie okazis la 64-a IJK.

IJK 2009[redakti | redakti fonton]

La 1-an de aŭgusto 2008 en Szombathely transprenis la IJK-flagon reprezentantoj de la sekva IJK[1] kaj ties LKK-prezidanto Marek Blahuš sekve transportis la flagon la 2-an de aŭgusto 2008 al Ĉeĥio (Brno), sur kies teritorion ĝi tiam alvenis unuafoje. Inter la 22-a de aŭgusto 2008 kaj duono de julio 2009 ĝi estis stokita en Uherské Hradiště kaj dum tiu periodo estis farigitaj en la ŝtofo laŭ ĝia supra rando kelkaj truoj en kiujn oni enmetis metalajn ringojn, por ke estontece pere de ili ĉiam eblu la flagon pli facile kaj sen plia damaĝado al ĝia stato pendigi. La 16-an de julio 2009 estis la flago alportita al Liberec, la kongresloko de la 65-a IJK.

IJK 2010[redakti | redakti fonton]

Post la finiĝo de la kongreso en Liberec, la flago estis veturigita de Łukasz Żebrowski, la tiam elektita TEJO-estrarano pri kongresoj, al Varsovio, kie ĝi kuŝis ĝis 2011. Escepto estis la tempo inter la 9-a de julio kaj la 1-a de aŭgusto 2010, kiam ĝi vizitis Kubon pro la tie okazinta 66-a IJK.

IJK 2012[redakti | redakti fonton]

Ekde la 68-a IJK en Hanojo la IJK-flago ekhavis propran transportingon: tiam Manuela Ronco donacis sian rozkoloran valizon por enteni la flagon, kaj tiun rolon la valizo plenumis ĝis la 99-a UK en Bonaero, kie ĝi fariĝis manĝaĵtransportilo por malsataj TEJO-membroj. La flago estis transdonita dum la solena fermo de la IJK, la 11-an de aŭgusto 2012, al Sergeo Tyrin, reprezentanto de la israela LKK.

IJK 2013[redakti | redakti fonton]

En la rozkolora valizo la flagon transportis Sergeo Tyrin el Vjetnamio al Israelo, kaj ĝi estis stokita en Be'er Ŝeba ĝis aŭgusto 2013, kiam en la sama valizo ĝi estis veturigita per motorciklo al Nazareto, en kiu okazis la 69-a IJK. En la lasta vespero de la kongreso la flago estis faldita kaj solene transdonita al grupo de brazilanoj. Maarten Deprez kaj Juliana Evandro kunprenis ĝin al Brazilo por la sekva IJK.

IJK 2014[redakti | redakti fonton]

Fine de la 70-a IJK en Fortalezo, Brazilo, la IJK-flago estis transdonita al Annika Förster, ĉeforganizanto de IJK 2015.

IJK 2015[redakti | redakti fonton]

La IJK-flago dum la 71-a IJK en Wiesbaden (2015)

Fine de la 71-a IJK en Wiesbaden, Germanio, ĉeforganizanto Annika Förster transdonis la flagon al Romualda Jeziorowska, kunordigantino de la organiza teamo de IJK 2016.

Transdono de la IJK-flago de Annika Förster al Romualda Jeziorowska fine de IJK 2015

IJK 2019[redakti | redakti fonton]

La Nederlanda Esperanto-Junularo ricevis la flagon fine de la 75-a IJK en Slovakio. Robin van der Vliet portis ĝin valize al sia hejmo en Nederlando.

IJK 2020[redakti | redakti fonton]

Komence de la enreta IJK en 2020 oni montris antaŭregistritan filmeton, en kiu Rogier Huurman surkudras la novan emblemon, kaj poste li kaj Robin van der Vliet malfaldas kaj montras la flagon.[2]

Fine de IJK oni montris alian filmeton, en kiu ili denove faldas la flagon.[3]

La flago ne estis transdonita.

Unua flago[redakti | redakti fonton]

Baldaŭ post sia fondiĝo, la Tutmonda Junular-Organizo (TJO, poste TEJO) faris por si propran oficialan flagon, kies inaŭguro okazis la 8-an de aŭgusto 1939 dum la 2-a IJK en Tervuren. La flago estis projektita kaj farita de TJO-estraranino fraŭlino Jekke van Dijk. Bastonon kun ornamo faris sinjoro J. T. Kaptein.[4]

Fontindikoj[redakti | redakti fonton]