Sergeo Tyrin

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sergeo Tyrin
Persona informo
Naskiĝo la  3-an de junio 1984(nun 1984-06-03)
en Sovetunio
Lingvoj Esperanto
Nacieco israela
Ŝtataneco Israelo
Okupo
Okupo esperantisto
Esperanto
Aliaj aktivaĵoj vidu tekste
vdr

Sergeo Tyrin, en alternativa latinliterigo Sergej-Mejer Tijrin, hebree סרגיי-מאייר טירין, cirile Сергей-Мейер Тырин - naskiĝis la  3-an de junio 1984(nun 1984-06-03)) estas israela esperantisto.

Li elektiĝis kiel membro de la estraro de TEJO en la oficperiodoj 2007 ĝis 2009, 2009 ĝis 2011 kaj 2011 ĝis 2013, en la unuaj du periodoj en la posteno de kasisto, kaj ekde 2011 en la posteno de estrarano pri informado kaj unua vicprezidanto. Krome li aktivis en JELI, la landa sekcio de TEJO en Israelo, kaj dum 7 jaroj estis la vicredaktoro de "Israela Esperantisto".

En 2013 li kunorganizis la 69-an Internacian Junularan Konreson de TEJO, kiu okazis en Israelo (urbo Nazareto), komence kiel respondeculo pri financoj kaj poste en la rolo de ĉeforganizanto.

Je 2014 li loĝas en Be'er-Ŝeva, Israelo kaj estas studento de kognaj sciencoj en la Universitato Ben-Gurion de Negevo. Laŭ propraj informoj, li regule ludas en amatoraj teatraĵoj, fojfoje esperantlingvaj, kaj de tempo al tempo ŝatas distri sin per tradukado.

Fonto[redakti | redakti fonton]