Romualda Jeziorowska

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Romualda Jeziorowska
Romualda Jeziorowska (2015).jpg
Persona informo
Naskiĝo 12-an de septembro 1993 (1993-09-12) (26-jara)
Lingvoj pola lingvoEsperanto
Loĝloko Vroclavo
Ŝtataneco Pollando
Profesio
Profesio esperantisto
Information icon.svg
vdr

Romualda "Roma" JEZIOROWSKA (naskiĝis la 12-an de septembro 1993) estas pola esperantistino. De 2014 ŝi estas prezidantino de Pola Esperanto-Junularo (PEJ).

Ŝi studas la polan, la ĉeĥan lingvon kaj kultursciencon en la Universitato de Vroclavo. Tie, en la Studenta Esperanto-Klubo Aŭroro, ŝi lernis Esperanton en 2012. Jam en 2013 ŝi fariĝis vicprezidantino de PEJ, en 2014 prezidantino. Krome ŝi de 2013 estas membro de la komitato de TEJO.

Romulada Jeziorowska loĝas en Vroclavo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]