Edlyn Teske
Edlyn Teske | |
---|---|
![]() en la komitato de TEJO 1988: de maldekstre Saskia Idzerda, Edlyn Teske kaj Thomas Pusch | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 1968 en ![]() |
Lingvoj | Esperanto • germana • angla • franca |
Nacieco | germano |
Ŝtataneco | Germanio |
Alma mater | Universitato de Marburg • Teknologia Universitato Berlino • Universitato de Sarlando • Teknologia universitato Darmstadt |
Okupo | |
Okupo | matematikisto • esperantisto • komputosciencisto |
Esperanto | |
Aliaj aktivaĵoj | GEJ TEJO |
Edlyn Teske, naskiĝis en 1968,[1] estas germandevena matematikistino kaj esperantistino, post la fino de 2021 vivanta en Lepsiko.[2] Ŝi de septembro 1998 ĝis aŭgusto 2015 laboris kiel profesoro pri matematiko por la Universitato de Waterloo de la kanada samnoma urbo en Ontario kaj de 2019 laboras kiel kriptologo en la dana firmao Cryptomathic, ĝis la fino de 2021 en San Jose (Kalifornio), nun en Eŭropo.[2] En la 1980-aj kaj 1990-aj jaroj ŝi tre aktivis en Germana Esperanto-Junularo, precipe en la organizado de Internaciaj Seminarioj. Krome inter somero 1993 ĝis somero 1995 ŝi estis vicprezidanto kaj estrarano pri eksteraj rilatoj en la estraro de TEJO.
Kiel studento, do dum la esperantiste aparte aktivaj jaroj, ŝi - post abituro en Marburgo - de 1987 ĝis 1990 ĝis bakalaŭro studis matematikon en la universitato de Marburgo, inter 1990 kaj 1995 plustudis en la Teknologia Universitato Berlino, kaj en junio 1998 doktoriĝis en la Teknologia Universitato Darmstadt.[2]
Referencoj[redakti | redakti fonton]
- ↑ notita ekzemple en Die Deutsche Esperanto-Jugend stellt sich vor (la teamo de GEJ sin prezentas), eldono 1989, paĝo 12
- ↑ 2,0 2,1 2,2 kronologia biografio en la retejo linkedin.com