Johannes Mueller
Aspekto
| Johannes Mueller | |
|---|---|
| Persona informo | |
| Naskiĝo | 4-an de oktobro 1976 (49-jaraĝa) en Sarbruko |
| Lingvoj | Esperanto • angla • sveda • franca • germana |
| Loĝloko | Ludwigsburg |
| Nacieco | germano |
| Ŝtataneco | Germanio |
| Okupo | |
| Okupo | esperantisto podkastisto muzikisto materialinĝeniero |
| TTT | |
| Retejo | https://johannes-mueller.org/ |
Johannes Mueller (4-a de oktobro 1976 en Saarbrücken, Germanio) estas germana materialinĝeniero, esperantisto kaj muzikisto.[1] Ekde 2012 li redaktas la revuon Scienca Revuo.
Muziko
[redakti | redakti fonton]Johannes mem faras sian muzikon kaj registras ĝin en sia hejma studio en Ludwigsburg. Li koncertas dum Esperanto-aranĝoj, i.a. dum Somera Esperanto-Studado, Junulara E-Semajno, kaj aliaj.
Jen kelkaj kantoj[2]:
- Ĉu vi imagas?
- Decidemu
- Laciga enuiga
- L' alveno de l' aŭtun'
- Mastiku la fendojn
- Meze de ĉio
- Mi kaptos vin
- Ne ekzistas
- Profunde en mia kor'
- Vojaĝo al ORo
Muzikvideoj
[redakti | redakti fonton]-
Muzikvideo Ĉu vi imagas?
-
Muzikvideo Mastiku la fendojn
-
Muzikvideo Mi kaptos vin
Agadoj
[redakti | redakti fonton]Mueller okupiĝas pri pluraj agadoj:
- ĉifru.net Arkivigite je 2023-12-02 per la retarkivo Wayback Machine – vikio pri privateco ĉe interreto kaj rilataj aferoj
- kern.punkto – esperantlingva podkasto kun Eva Fitzelová
- Movada vidpunkto – esperantlingva podkasto kun Eva Fitzelová
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Mueller, Johannes. Muziko de Johannes (c2012). Arkivita el la originalo je 2016-09-22. Alirita 2015-03-18 .
- ↑ Johannes Mueller. Alirita 2015-03-18 .

