Ludwigsburg
Ludwigsburg | ||||
| ||||
![]() | ||||
---|---|---|---|---|
Administrado | ||||
Federacia lando | Baden-Virtembergo | |||
Distriktaro | distriktaro Stutgarto | |||
Distrikto | distrikto Ludwigsburg | |||
Urborajtoj | Urbo (Stadt) | |||
Telefona antaŭkodo | 07141 | |||
Poŝtkodo | 71601–71642 | |||
Malnova poŝtkodo de antaŭ 1993 | 7140 | |||
Aŭtomobila kodo | LB | |||
Oficiala Municipokodo | 08118048 | |||
Politiko | ||||
Komunumestro | Werner Spec | |||
Titolo de komunumestro | Oberbürgermeister | |||
Adreso de la administrejo | Wilhelmstraße 11 71638 Ludwigsburg | |||
Demografio | ||||
Loĝantaro | 93499 (stato 2018-12-31) [fonto: landa statistika oficejo (decembro 2018)] | |||
Geografio | ||||
Koordinatoj | 48°53′51″N 09°11′32″O / 48.8975°N, 9.19222°O (mapo)Koordinatoj: 48°53′51″N 09°11′32″O / 48.8975°N, 9.19222°O (mapo) | |||
Alto super la marnivelo | 293 m | |||
Areo | 43,33 km² | |||
Oficiala retejo | http://www.ludwigsburg.de | |||
Ludwigsburg estas urba komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Ludwigsburg kaj en la distriktaro Stutgarto de la federacia lando Baden-Virtembergo. Fine de decembro 2018 la komunumo havis 93 499 loĝantojn.
Institucioj, entreprenoj[redakti | redakti fonton]
- Porcelan-farejo fondita de duko Carl Eugen la 5-an de aprilo 1758, hodiaŭa sidejo en la rezidenca kastelo.
- Institut für Erhaltung von Archiv- und Bibliotheksgut (Instituto por konservado de arkivaĵoj kaj bibliotekaĵoj, Schillerplatz 11, taskoj) - nova taskego post perdiĝo de la urba arkivo de Kolonjo.
Ĝemelurboj[redakti | redakti fonton]
Ludwigsburg havas la kvar, sekvajn ĝemelurbojn:
ekde 1950 Montbéliard en Francujo (estis la unua germana-franca partnereco)
ekde 1960 Caerphilly en la Unuiĝinta Reĝlando
ekde 1990 Eŭpatorio (Jevpatorija) en Ukrainio
kaj la usona urbo Saint-Charles ekde 1995
Gravaj personoj[redakti | redakti fonton]
Vogaĵante al Parizo en 1763 Wolfgang Amadeus Mozart, tiam ok-jara, restis dum du tagoj en Ludwigsburg por ludi pianon por duko Carl Eugen von Württemberg, sed tiu eĉ ne akceptis nek aŭskultis lin. De 1769–1774 poeto kaj muzikisto Christian Friedrich Daniel Schubart estis orgenisto kaj muzikdirektoro ĉe la duka kortego. Poste tiu libera spirito estis enkarcerigita en Hohenasperg pro publikado de poemoj kaj eseoj kritikantaj la dukon Karl Eugen. Horst Köhler, la ŝtatprezidento de Germanio pasigis sian infanaĝon en Ludwigsburg. En la urbo mortis hungara geografo Károly Kogutowicz.
Honorcivitanoj[redakti | redakti fonton]
La urbo Ludwigsburg distingis multajn civitanojn per honora civitaneco, interalie:
- 1933: Paul von Hindenburg, prezidanto de Germanio
- 1990: Albert Schöchle, ĝardenarkitekto, planinto de Floranta Baroko kaj de Wilhelma
En Ludwigsburg naskiĝis ...[redakti | redakti fonton]
- Georg Friedrich Schmoll (?–1785), pentristo
- Justinus Kerner (1786–1862), verkisto - kuracisto
- Eduard Mörike (1804–1875), poeto - teologo
- Friedrich Theodor Vischer (1807–1887), protestanta teologo, verkisto, profesoro pri filozofio kaj estetiko, politikisto
- David Friedrich Strauß (1808–1874), protestanta teologo, verkisto
- Karl Pfizer (1824–1906), fondinto de la usona farmacia koncernego Pfizer Inc.
Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]
Galerioj[redakti | redakti fonton]
- La kasteloj de Ludwigsburg
- La urbo Ludwigsburg
|