Eberdingen
Eberdingen | ||||
| ||||
![]() | ||||
---|---|---|---|---|
Administrado | ||||
Federacia lando | Baden-Virtembergo | |||
Distriktaro | Distriktaro Stutgarto | |||
Distrikto | Distrikto Ludwigsburg | |||
Urborajtoj | – | |||
Telefona antaŭkodo | 07042 | |||
Poŝtkodo | 71735 | |||
Aŭtomobila kodo | LB | |||
Oficiala Municipokodo | 08118012 | |||
Politiko | ||||
Komunumestro | Peter Schäfer | |||
Adreso de la administrejo | Stuttgarter Straße 34 | |||
Demografio | ||||
Loĝantaro | 6906 (stato 2020-12-31) [fonto: landa statistika oficejo (decembro 2020)] | |||
Geografio | ||||
Koordinatoj | 48°52′46″N 08°57′55″O / 48.87944°N, 8.96528°O (mapo)Koordinatoj: 48°52′46″N 08°57′55″O / 48.87944°N, 8.96528°O (mapo) | |||
Alto super la marnivelo | 272 m | |||
Areo | 26,21 km² | |||
Oficiala retejo | http://www.eberdingen.de/ | |||
Eberdingen - prononco [E:badingn] - estas komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Ludwigsburg kaj en la distriktaro Stutgarto de la federacia lando Baden-Virtembergo. Fine de decembro 2020 la komunumo havis 6 906 loĝantojn.
Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]
Plej grava vidindaĵo estas la "tombo de la kelta princo" en la parto Hochdorf an der Enz.
Rande de la vilaĝo troviĝas grandega kelta tumulo (tombomonto). Ĝi mezuras 6 metrojn da alteco kaj havas diametron de 60 metroj. La tombo estis elfosita en la jaro 1978 kaj datita al 530 a.K.. La tombo estis lukse ekipata kaj - surprize - neniam prirabata. La situo de la tombo estas elstara, kun rekta rigardo al Hohenasperg, kiu tiutempe estis la princa sidejo kaj rifuĝburgo.
La entombigito estis kelta princo, viro, 40-jaraĝa, kun impona alteco de 1,87 m. Li estis metita sur bronza kanapo. Li estis entombigita kun or-tegita torko (kolringo) sur lia kolo, braceleto sur lia dekstra brako, kaj plej rimarkinde, maldikaj gravuritaj oraj tabuloj estis sur liaj - dume disfalintaj - ŝuoj. Ĉe la piedo de la kanapo estis grandega kaldrono 500-litra, ornamita kun tri leonoj ĉe la randaĵo. La orienta flanko de la tombo enhavis kvar-radan ĉaron tenanta aron de bronzaj pladoj - servico sufiĉe multnombra por servi naŭ kunmanĝantojn.[1]
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]
|
- ↑ Literaturo pri la elfosado:
- Jörg Biel: Der Keltenfürst von Hochdorf. 3. Aufl. Theiss, Stuttgart 1995, ISBN 3-8062-1172-8 (germane)
- Antje Theel: Die Rekonstruktion von Sozialstrukturen am Beispiel des so genannten Fürstengrabes von Hochdorf. Leipzig 2006 rete legebla Arkivigite je 2007-06-07 per la retarkivo Wayback Machine (germane)