Fortikaĵo Hohenasperg

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Hohenasperg, pentrita de Dürer, 1519

Koordinatoj: 48°54′37″N 09°08′18″O  /  48.91028°N, 9.13833°O / 48.91028; 9.13833 (Fortikaĵo Hohenasperg) (mapo) La Fortikaĵo Hohenasperg situas sur monto Hohenasperg super la urbeto Asperg, distrikto Ludwigsburg (iom norde de Stutgarto). Kiel fortikaĵo ĝi estis grava ekde sia konstruo en 1535 ĝis la lasta sieĝo en 1693.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La fortikaĵo situas sur izolita plata monto, 90 m super la urbeto Asperg. Laŭ geologia formacio la monto apartenas al Keŭpro (Supra Triaso).

Historio[redakti | redakti fonton]

Hohenasperg
Rigardo de Hohenasperg al urbo Asperg
Fortikaĵo Hohenasperg

Keltoj[redakti | redakti fonton]

En antaŭkristana tempo, ĉirkaŭ 500 a.K., Hohenasperg estis kelta princosidejo kun rifuĝburgo. En la regiono troviĝas pluraj keltaj tumuloformaj tomboj, kiuj ĉiuj permesas rektan rigardon al Hohenasperg.

  • tumulo de Hochdorf - malkovrita nur en 1978, elstare bone konservita
  • tombo Katharinenlinde ĉe Schwieberdingen
  • Kleinaspergle, elfosita en 1879 kaj identigita kiel kelta tumulo.

Frankoj[redakti | redakti fonton]

Ĉirkaŭ la jaro 500 la Frankoj venkis super la Alamanoj kaj konkeris la regionon kaj faris la monton regejon kaj tribunalejon. La tiama nomo estis „Ascisberg“.

Mezepoko[redakti | redakti fonton]

Unua skriba dokumento pri Asperg datiĝas el la jaro 819, kiam grafo Gozberg donacis ĝin al monaĥejo Weißenburg en Alzaco.

Pli grandiĝas la graveco en la 13-a jarcento per fondo de urbo Hohenasperg, memstara ĝis 1909. - Urbeto Asperg en la valo ricevas siajn urborajtojn nur en 1510.

La Fortikaĵo[redakti | redakti fonton]

La Malliberejo[redakti | redakti fonton]

Hohenasperg fariĝis malliberejo, fifama aparte pro siaj politikaj arestitoj. Laŭ spritaĵo ĝi estas la plej alta monto de Virtembergo, car „kvankam oni povas supreniri ene de nur kvin minutoj, oni bezonas dek jarojn por reveni“. Tio aludas la kontraŭleĝan arbitrecon de enkarcerigo kaj la eblan longdaŭron de la malliberigo.

Famaj kaptitoj de Hohenasperg[redakti | redakti fonton]

Aktuale[redakti | redakti fonton]

De 1894 Hohenasperg estas prizono por civilaj arestitoj kaj centra malsanulejo por malsanaj arestitoj en Baden-Virtembergo.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Horst Brandstätter: Asperg - Ein deutsches Gefängnis, Berlin: Wagenbachs Tachenbücherei 1978. ISBN 3-8031-2045-4
  • Gad Arnsberg, Volkmar Deile, Gudrun Emberger: Politische Gefangene in Südwestdeutschland, Tübingen: Silberburg-Verlag 2001. ISBN 3-8740-7382-3