Tomáš Břicháček

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tomáš Břicháček
Persona informo
Naskiĝo 18-an de junio 1982 (1982-06-18) (41-jaraĝa)
en Prago
Lingvoj Esperantoĉeĥa
Loĝloko Prago
Ŝtataneco Ĉeĥio
Okupo
Okupo esperantistopolitikisto • entreprenisto • juristopublikigisto
vdr
Tomáš Břicháček

Tomáš BŘICHÁČEK (naskiĝis la 18-an de junio 1982 en Prago) estas ĉeĥa esperantisto, ekde februaro 2014 prezidanto de Esperantista klubo en Prago kaj redaktoro de ĝia revuo Bulteno.

Kun Dagmar Chvátalová kaj Marek Blahuš li en 2005 refondis la Ĉeĥan Esperanto-Junularon kaj ekde tiam li estis prezidanto de ties revizia komisiono ĝis 2012. En tiu tempo li ankaŭ gvidis la Pragan klubon de ĈEJ, kies retpaĝaron[rompita ligilo] li prizorgas.

Li elprovis novan metodon de poresperanta varbado, kiun li nomas "Esperanto ĉe biero" - kursoj en trinkejo. La metodon li elprovis ankaŭ en Parizo, kie li studis dum kelkaj monatoj inter 2005 kaj 2006.

Li prilaboris ankaŭ retejojn de blindula gazeto Aŭroro Arkivigite je 2007-02-10 per la retarkivo Wayback Machine, de Esperanto-muzeo en Česká Třebová (Biblioteko de Česká Třebová[rompita ligilo]) kaj de la Biblioteko de ĈEA[rompita ligilo].

Praga filio de gazeto Metro publikigis intervjuon kun Tomáš Břicháček pri Esperanto: Intervjuo en Metro[rompita ligilo].

Tomáš Břicháček vivas en Prago, estas edziĝinta kaj havas du infanojn.