Aligatorejo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Aligatorejo estas fenomeno de la Esperanto-kulturo. Dum kelkaj internaciaj Esperanto-renkontiĝoj oni organizas apartan programeron, dum kiu oni ne rajtas paroli Esperanton nek sian gepatran lingvon (oni tamen rajtas esti alparolata en sia gepatra lingvo). Do efektive oni nur rajtas aligatori kaj kajmani.

Tiu programero estas farita por ke la partoprenantoj havu okazon ankaŭ praktiki aliajn fremdlingvojn ol Esperanton dum internacia renkontiĝo. Ĝi estas unu el la malmultaj situacioj, en kiuj aligatorado kaj kajmanado estas socie akceptataj inter esperantistoj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]